Károly Ottó Moller

Károly Ottó Moller [kAroj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Moller Károly Ottó estis hungara kuracisto, instruisto. Li meritis la epiteton hungara Hipokrato. Lia parenco estis Daniel Wilhelm Moller.

Károly Ottó Moller
Károly Ottó Moller
Károly Ottó Moller
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de januaro 1670(nun 1670-01-10)
en  Hungara reĝlando, Habsburga Imperio Pozono
Morto la 9-an de aprilo 1747
en Hungara reĝlando, Habsburga Imperio Besztercebánya
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo kuracistoinstruisto
vdr

Károly Ottó Moller[1] naskiĝis la  10-an de januaro 1670(nun 1670-01-10) en Pozono (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 9-an de aprilo 1747 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio).

Biografio redakti

Károly Ottó Moller maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1686, poste li akiris medicinan diplomon en Universitato de Altdorf en 1696. Hejmenveninta li estis kuracisto en Pozono, poste inter 1703-1711 en armeo de Francisko Rákóczi la 2-a. Post malvenko de liberecbatalo de Rákóczi li estis ĉefkuracisto precipe en Besztercebánya, kie li havis ankaŭ du apotekojn, krome li partoprenis en la urba politiko. Li multe okupiĝis ankaŭ pri balneologio, krome ekde 1713 li instruis en propra lernejo estontajn kuracistojn. kun siaj propraj financo. Li estis levita nobelo en 1728. Lia filo naskiĝis en 1710.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Positiones de Arnaldia, peculiari morbi specie (1694)
  • Observationes sonderbarer, durch die essentiam dulcem zu Neusohl in Ungarn geschehener Curen (1706)
  • Consilium medicum, wie man sich vor der Pest und ansteckenden Krankheiten und Seuchen durch göttlichen Beystand praeserviren... (1739, hungare en 1740)

Fontoj redakti

Referencoj redakti