Königsstuhl (Donnersberg)

Königsstuhl (germane: "reĝa trono") estas la nomo de roka formacio apud la loĝloko Dannenfels de la distrikto Donnersberg en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio. Ĝia roka pinto estas la plej alta punkto de la plurkupola masivo Donnersberg (kiu donis sian nomon al la distrikto), la plej alta monto de la regiono Palatinato. La nomon kaŭzis, ke la el la ĉirkaŭaĵo elstaranta roka pinto kun multe da fantazio povas simili al trono.

la pinto de la roka formacio Königsstuhl

La videbla roko konsistigas la plej supran parton de grandega bloko el riolito, kies malaltaj partoj troviĝas 8 kilometrojn sub la surfaco de la terkrusto. La bloko ekestis el magmo kvazaŭ fonto suprenpuŝiĝinta el fendo de la terkrusto, sen ke proksimus vulkano.

Eksteraj ligiloj redakti