Kaŭkaz-albana alfabeto

La Kaŭkaz-albana alfabeto, kelkfoje nomata malnova udi-skribo, estis alfabeto uzata de la kaŭkazaj albanoj, unu el la antikvaj kaj indiĝenaj nord-orientaj kaŭkazaj popoloj kies teritorio konsistis el partoj de nuna Azerbajĝano kaj Dagestano. Kvankam menciita en fruaj fontoj, neniuj ekzemploj de ĝi estis konataj ĝis ĝia eltrovaĵo en 1937 de la kartvela akademiulo, profesoro Ilia Abuladze, en Matenadarano MS-Nr. 7117, armenlingva manlibro de la 15-a jarcento. Ĉi tiu manlibro montris malsamajn alfabetojn por komparo: la armena, la greka, la latina, la siria, la kartvela, la kopta, kaj la kaŭkaz-albana inter ili. La kaŭkaz-albana alfabeto estis titolita: " Ałuania girne" (kiu estas tradukita de la armena kiel "Aghuanic" alfabeto). Abuladze supozis ke tiu alfabeto estis bazita sur kartvelaj leteroj.

Matenadarano MS 7117

Inter 1947 kaj 1952, en arkeologiaj elfosejoj ĉe Mingaĉevir sub konsilado de S-ro. Kaziev oni trovis kelkajn artefaktojn kun kaŭkaz-albana skribo: ŝtonan altaron kun surskribo ĉirkaŭ ĝia limo kiu konsistis el 70 leteroj, kaj aliajn 6 artefaktojn kun mallongaj tekstoj (enhavantaj de 5 al 50 literoj), inkluzive de kandelingoj, kahelofragmento, kaj ŝipofragmento.

Laŭ Movses Kaghankatvatsi, la kaŭkaz-albana alfabeto estis kreita de Mesrop Maŝtoc, la armena monaĥo, teologo kaj tradukisto kiu ankaŭ estas meritigita je kreado de la armena kaj kartvela alfabetoj.

Korjuno, lernanto de Mesrop Maŝtoc, en sia libro La Vivo de Maŝtoc, skribis koncerne la cirkonstancojn de ĝia kreado:

Citaĵo
 Tiam li venis tien kaj vizitis maljunan viron, albano nomata Benjameno. Kaj li, Mesrop Maŝtoc, demandis kaj ekzamenis la barbaran eldiradon de la albana lingvo, kaj tiam per lia kutima mensakreco venita de Dio, inventis alfabeton, kiun li, per gracio de Kristo, sukcese organizis kaj metis en ordo. 
Kapitel-kolumno de la 7-a jarcento el kristana preĝejo kun skribaĵo uzanta la kaŭkaz-albanan alfabeton, trovita en Mingaĉevir en 1949

La unua racie longa laboro en la kaŭkaz-albana alfabeto estis malkovrita en palimpsesto en la monaĥejo Sankta Katarino sur Monto Sinajo en 2003 fare de Dr. Zaza Alexidze; ĝi estis Legaĵaro datanta de la 4-a aŭ 5-a jarcento p.K., enhavanta versojn de 2 Korintoj 11, kun kartvela paterikono skribita sur ĝi. Jost Gippert, profesoro pri Kompara lingvoscienco ĉe la Universitato de Frankfurto, ellaboras eldonon de tiu manuskripto.

La udia lingvo, parolata de proksimume 8000 homoj, plejparte en Azerbajĝano sed ankaŭ en Kartvelio kaj Armenio, estas ĝenerale konsiderata la lasta rekta posteulo de la kaŭkaz-albana lingvo.