La Kabala Centro estas neo-kabalisma organizaĵo, kiun gvidas Philip Berg kaj lia filo kaj sekvulo Yehuda Berg.

Kabala Centro
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1984 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Los-Anĝeleso
Fondinto(j) Philip Berg vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kabala Centro

Evoluo kaj strukturo de la Kabala Centro redakti

Philip Berg en 1969 fondis la unuan kabalan centron en Tel Aviv. En 2004 dismonde estis jam ĉ. 50 centroj kiel plej gravaj en Los Angeles kaj London. La posedaĵo de la organizaĵo sumas ĉ. 25 milionojn da usonaj dolaroj. Al la movado apartenas la konatuloj kiel Madonna kun edzo Guy Ritchie, plie Britney Spears, Winona Ryder, Gwyneth Paltrow, Elizabeth Taylor, Paris Hilton, Paul Newman, Jeff Goldblum, Monica Lewinsky, Demi Moore, Ashton Kutcher, Naomi Campbell, Victoria kaj David Beckham. Jerry HALL malproksimiĝas de la movado ("Mi ne sciis, ke oni devas transdoni dek procentojn de sia enspezo, por trairi la Miraklan Pordon")

Kritiko redakti

Kontraste al la tradiciaj instruoj, Philip Berg predikas komfortan, konsumamikan instruon, kiu similas al tradicia Kabalo nek laŭ formo, nek laŭ enhavo. Oni devas nur rigardi la rulaĵon de la ’’72 diaj nomoj’’ kaj iomete mediti, aĉeti produktaĵon de la centro. Laŭ kutima opinio, nek judaisma, nek kabala tradicio enhavas mediton kiel parto de lerniga praktiko. Per la enspezotekniko tio similas al Scientologio. Onidire, Madonna faris el la Berg-klano riĉulojn.

http://it.wikipedia.org/wiki/Kabbalah_Centre[rompita ligilo]