Kadapa (urbo)
Kadapa, laŭ telugua lingvo కడప (ĝis 2005 ankaŭ literumita Cuddapah) estas urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo de Kadapa en subŝtato Andra-Pradeŝo, en suda Barato. La loknomo originis de la telugua vorto "Gadapa" kun la signifo sojlo.
Kadapa | |||
---|---|---|---|
city of India • urbego | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 344 893 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 887 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 28′ N, 78° 49′ O (mapo)14.46666666666778.816666666667Koordinatoj: 14° 28′ N, 78° 49′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 138 m [+] | ||
Areo | 182,75 km² (18 275 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kadapa [+] | |||
Geografio redakti
Kadapa situas 8 kilometrojn sude de rivero en alteco 138 metrojn super la marnivelo. Ĝi estas ĉirkaŭita sur tri flankoj de la montetoj. Proddatur troviĝas 45, Nellore, ankaŭ la maro 131, Anantapuramu 135, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 212, Hajderabado 326, Kakinada 459, Mumbajo 813, Kolkato 1350, tutlanda ĉefurbo Delhio 1586 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2022 la populacio de Kadapa estis 466 000. En la 1970-aj jaroj la komunumo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). La legopovo estas 79,34 procentoj.
Historio redakti
La historio de Kadapa devenas de la 2-a jarcento antaŭ Kristo. Dum la mezepoko la regantoj estis ekzemple Ĉola dinastio, Viĝajanagara imperio kaj Majsura reĝlando. La plej glora erao estis la 15-a jarcento, tiam oni konstruis imponajn templojn. Islamanoj konkeris la regionon en 1594 kaj konstruis fortikaĵon. Iam la loknomo estis "Neknamabad". Fine la britoj regis de 1800 ĝis 1947. La municipo estis establita en 2004.
Ekonomio redakti
Ekonomio de Kadapa konsistas ĉefe de agrikulturo (ternuksoj, kotonoj), turismo, komercado kaj administracio.
Eduko redakti
En Kadapa universitato, kolegio kaj medicina instituto funkcias.
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo de Kadapa estas la telugua, sed la urdua estas parolata ĉie, precipe inter islamanoj. La hinda ankaŭ estas parolita en multaj lokoj. La angla ankaŭ akiras popularecon.
Religioj redakti
La urba loĝantaro havas 50% hinduojn, 47% islamanojn kaj 3% kristanoj.
Klimato redakti
Kadapa troviĝas en duonarida klimato laŭ Klimata klasifiko de Köppen BSh. Jare pluvas averaĝe po 770 mm. Inter julio-oktobro pli ofte pluvas pro la musonoj dum inter januaro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 23-35 °C.
Trafiko redakti
Al Kadapa kuras pluraj vojoj el ĉiuj direktoj. La fervoja linio trairas la urbegon ekde 1866. Flughaveno funkcias loke ekde 2015.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Horloĝturo
-
Stacidomo
-
Templo
-
Kolegio