Proddatur
Proddatur (telugue ప్రొద్దుటూరు) estas urbego, ankaŭ municipo en sudorienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la distrikto Kadapa.
Proddatur | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 516360 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 970 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 8 731 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 44′ N, 78° 33′ O (mapo)14.7378.55Koordinatoj: 14° 44′ N, 78° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 158 m [+] | ||
Areo | 18,78 km² (1 878 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Proddatur [+] | |||
Demografio redakti
Laŭ la censo en 2011 Proddatur havis populacion de 162 816, kun la aglomeraĵo 217 895. La legopovo estas 78%, signife pli alta, ol la tutlanda averaĝo.
Geografio redakti
Proddatur etendiĝas laŭ rivero sur mildaj montetoj en alteco de 158 metrojn de la marnivelo. Distrikta ĉefurbo Kadapa (urbo) troviĝas 45, Tadipatri 85, Dharmavaram 97, Anantapuramu 103, Nellore 156, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 168, Hajderabado 291, Mumbajo 769, Kolkato 1351, tutlanda ĉefurbo Delhio 1550 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Proddatur-municipo estis formita en 1915 kaj ĝi estis levita al speciala municipo en 1998.
Ekonomio redakti
Ekonomio de Proddatur konsistas ĉefe el kotonaj komercadoj, libroproduktadoj kaj financaj servoj.
Edukado redakti
En Proddatur pluraj institutoj kaj veterinara kolegio funkcias.
Lingvoj redakti
La telugua estas la oficiala lingvo, pro la institutoj ankaŭ la angla lingvo estas instruita.
Klimato redakti
Proddatur troviĝas en duonarida klimato laŭ Klimata klasifiko de Köppen BSh. Jare pluvas averaĝe pli ol 700 mm. La averaĝa temperaturo varias inter 23-35 °C.
Trafiko redakti
Proddatur-on tuŝas la tutlanda fervoja reto, la linio trairas la riveron. 5 vojoj atingas la urbegon, el ili 2 tra riverpontoj. Senhaltaj busservoj estas disponeblaj al Kadapa kaj Tirupati.