Tadipatri, aŭ Tadpatri, laŭ telugua lingvo తాడిపత్రి estas municipa urbego en distrikto de Anantapuramu, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en suda Barato.

Templo en Tadipatri
Templo en Tadipatri
Tadipatri
City in India
Administrado
Poŝtkodo 515411
Demografio
Loĝantaro 108 171  (2011) [+]
Loĝdenso 14 520 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 55′ N, 78° 0′ O (mapo)14.90972222222278.008333333333Koordinatoj: 14° 55′ N, 78° 0′ O (mapo) [+]
Alto 229 m [+]
Areo 7,45 km² ( 745 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Tadipatri (Andra-Pradeŝo)
Tadipatri (Andra-Pradeŝo)
DEC
Tadipatri
Tadipatri
Situo de Tadipatri
Tadipatri (Barato)
Tadipatri (Barato)
DEC
Tadipatri
Tadipatri
Situo de Tadipatri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tadipatri [+]
vdr
Municipa oficejo en Tadipatri

Geografio redakti

Tadipatri situas en alteco 223 metrojn super la marnivelo laŭ rivero (ofte seka). Distrikta sidejo Anantapuramu troviĝas 24, Dharmavaram 49, Proddatur 61, Guntakal 81, Nandjal 93, Kadapa (urbo) 98, subŝtata sidejo Vijayawada 214, Mumbajo 720, Kolkato 1394, tutlanda ĉefurbo Delhio 1542 kilometrojn (aere) [1].

 
Ponto

Demografio redakti

En 2011 la populacio de Tadipatri estis 108 171. La legopovo estas 56% (sub nivelo de la landa averaĝo.

Historio redakti

Tadipatri unue estis vilaĝo nomita Tallapalle. Ĝi estis evoluigita al urbo kaj administracia sidejo. Ĝi iĝis unua-grada municipo en 1920 dum dominado de britoj. En 1947 ĉesis la brita regado.

Ekonomio redakti

Tadpatri estas konata pro ĝiaj cemento kaj ŝtalindustrioj. La areo estas riĉa je kalkŝtonoj. En 1976 industria konstruaĵo estis establita.

Eduko redakti

En Tadpatri ne ekzistas altlerneja edukado, tamen estas planata.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo kaj plejparte uzata lingvo de Tadipatri estas la telugua lingvo. Tamen foje la instrulingvo estas ankaŭ la angla.

Religioj redakti

La ĉefa religio de Tadipatri estas la hinduismo.

Trafiko redakti

En Tadipatri fervoja linio trairas kaj havas stacidomon. Ekzistas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. kaj vojoj (almenaŭ 5) el ĉiuj direktoj. 6 vojoj kuras al la urbego, inter ili nacia aŭtovojo trairas la urbegon.

Klimato redakti

 
Mezepoka templo

Anantapuramu situas en semi-arida klimato kun musono. La meza jara pluvo estas ĉirkaŭ 600 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 34 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans