Kalvinana preĝejo (Nagyszekeres)

Nagyszekeres

La Kalvinana preĝejo (kune kun sonorilostablo) estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagyszekeres.

Kalvinana preĝejo de
Nagyszekeres
Aerfoto pri la preĝejo
Aerfoto pri la preĝejo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagyszekeres
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr
Flanka parto de la preĝejo

Historio redakti

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1215, sed multe opinias ke la nun videbla preĝejo ne estas la sama, laŭ tio ĝi estis konstruita en la 15-a jarcento. Ĝi estis tiutempe ne nur preĝejo, sed ankaŭ defendejo (komprenu: burgo). Ekde 1402 la loka bienula familio profitis la preĝejon ankaŭ kripto. Dum la katolika erao la titolo estis Dipatrino. La tataroj atakis la preĝejon kaj murdis la rifuĝintojn en 1717. La lignaj predikejo kaj plafono estis faritaj en la 17-a jarcento, la galerio en 1783 (tiutempe la preĝejo apartenis al la kalvinanoj). En 1867 la konstruaĵo estis renovigita, poste plene en 1986.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en artefarita insulo. Ligna sonorilostablo aliĝas al la preĝejo . La absido estas plurlatera. Pilieroj apogas kaj la navon, kaj la absidon. Menciindas la originaj fenestroj kaj pordo.

Sonorilostablo redakti

 
Vido al la sonorilostablo

Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento. Ĝi estas 16 metrojn alta kaj ĝi havas jupon, do la plena stablo estas kovrita per lignaĵoj. Inter la sonorilostablo kaj preĝejo estas interliga kovrita koridoro same el ligno.

Fontoj redakti