Kalvinana kirko (Hajdúnánás)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Hajdúnánás, ĉe la ĉefplaco.

Kalvinana preĝejo de
Hajdúnánás
Kalvinana preĝejo en Hajdúnánás
Kalvinana preĝejo en Hajdúnánás
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúnánás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo parte baroko, parte klasikismo
Konstruado
Specifo
Alto 62 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni supozas, ke en tiu loko ekde 1221 monaĥejo funkciis. En 1606 hajdukoj alvenis, kiuj estis kalvinanoj. Ili akiris la konstruaĵon. Oni konstruis ĉirkaŭ la preĝejon defendan muron, nun estas videbla nur malgranda parto el tio, kie estas memorejo pri falintoj de la 2-a mondmilito. En la 1760-aj jaroj la preĝejo pligrandiĝis, en 1791 ĝi plene trakonstruiĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefplaco. Antaŭe monumento pri la falintoj dum la 1-a mondmilito estas videbla. La kvadrata turo estas la plej alta punkto de la urbo. Interne la sanktejo mankas, predikejo troviĝas laŭ la suda muro. La galerio estis farita el ligno kaj ĝi tenas la orgenon.

Fontoj redakti