Kalvinana preĝejo (Kölcse)

Kölcse

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kölcse.

Kalvinana kirko de
Kölcse
Kalvinana kirko kun ligna sonorilstablo en Kölcse
Kalvinana kirko kun ligna sonorilstablo en Kölcse
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kölcse
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La romanika preĝejo konstruiĝis en la 15-a jarcento kaj gotikiĝis en 1646. Ĉirkaŭ la 17-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon. Laŭ la nova rito la kirko estis trakonstruita, interne malaperis la triumfarko (sed restis la niĉoj), ekstere la sakristio. La kirko estis renovigita en 1768 fare de familio Kölcsey. La orgeno alvenis en 1905.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto, sed apude etendiĝas la sonorilostablo. La absido estas oklatera, ĝi aliĝas al la navo kun 3 lateroj. Ekstere ŝtupaj pilieroj apogas la navon kaj absidon. La predikejo estis farita en la 18-a jarcento, en la sama jarcento estis kreita la ligna kaseda plafono. Interne la galerio formas L-majusklon.

Sonorilostablo redakti

La sonorilostablo estis konstruita el ligno en 1794.

Fontoj redakti