Kalvinana preĝejo (Sajóbábony)

La Kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Sajóbábony (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Sajóbábony
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sajóbábony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 358 sidlokoj
Longo 6 m (nur la flankonavo)
Larĝo 5 m (nur la flankonavo)
Alto 28 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Sajóbábony, Kossuth út 44, 3792
vdr

Historio redakti

En la 16-a jarcento la loĝantoj kalvinaniĝis kaj ili decidis konstrui propran kirkon en 1598. Tio ne sukcesis unue pro la turka dominado, poste pro la kontraŭreformacio. La nun videbla preĝejo sen turo estis konstruita inter 1760-1762, sed jam en 1764 oni alkonstruis flankonavon. La kvadrata turo estis konstruita en 1807. La orgeno estis kreita en 1912, ambaŭ sonoriloj en 1923.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola, sed proksime troviĝas ankaŭ Preĝejo Sankta Triunuo (Sajóbábony). En la interno galerio etendiĝas, la muroj estas blankaj laŭ la kutimo. La baroka predikejo estis skultita el ligno.

Fontoj redakti