Kalvinana preĝejo (Szarvas)
La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Szarvas (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Szarvas | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szarvas |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Békés |
Dato de konsekro | 2009 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Béla Nagy |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szarvas, Vasút u. 66, 5540 |
Historio redakti
Laŭ popolnombrado el 1910 570 kalvinanoj vivis en Szarvas, sed la kalvinana grupo estis fondita nur en 1918. La grupo aĉetis domon kun areo en 1927. La domo estis trakonstruita por pastra loĝejo, en 1929 ankaŭ preĝdomo ekfunkciis. La preĝdomo estis trakonstruita en 1947. Pli nova preĝdomo estis preta en 1954. En 1967 plenaj renovigaj laboroj okazis. En 1989 la sonorilostablo estis konsekrita, la nun videbla vera kirko en 2009.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en stratangulo, la konstruaĵo rekte tuŝas la ambaŭflankajn trotuarojn. Malantaŭ la kirko korto kuŝas. La rondforma turo ĝuste ĉe la stratangulo altiĝas, apude la enirejo funkcias. La turo havas nur tre malgrandajn fenestrojn. La turpinto estas pinta konuso.