Kampa eringio, science Eryngium campestre, estas en Mezeŭropo malofte kreskanta specio de Apiacoj (Apiaceae).[1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kampa eringio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacioj Apiaceae
Subfamilio: Saniculoideae
Genro: Eringio’’ Eryngium
Specio: E. campestre
Eryngium campestre
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Eryngium campestre

Priskribo redakti

La multjara herba planto atingas alton de 15 ĝis 60 cm, ĝi povas ankaŭ iĝi ĝis 1 m alta. La planto estas griza ĝis flavece verda kaj rigide disbranĉiĝanta. La unuaj folioj estas oblongaj kaj kompletaj, la postaj estas manforme disigitaj ĝis duoble pinataj aŭ trinombre duoble pinataj. La randoj estas dorne dentaj. Plej multaj folioj havas tigojn, la supraj ĉirkaŭas la tigon.

La umbeloj estas multnombraj, densaj kaj duonglobaj ĝis cilindroformaj kaj ili havas liniilajn brakteojn. La floroj staras dense. La infloresko havas multajn brakteojn, kiuj staras ekster la umbeloj. La korolo estas blanka aŭ grize verda. La frukto estas skvama.

La planto floras de julio ĝis aŭgusto.

La kromosomnombro estas 2n = 14 aŭ 28.[2]

Ekologio redakti

Kampa eringio estas multjara hemikriptofito, profundradikulo (la cilindro- ĝis spindelforma pivotradiko atingas profundecon ĝis 2 m), kserofito kun apenaŭ velkantaj dornhavaj folioj. La dornoj protektas la planton kontraŭ formanĝiĝo fare de paŝtobestoj.

La umbelo estas analoge al floraro de asteracoj kunigita al kapitulo. La kapitulojn ĉirkaŭas dornhavaj involukraj folioj. Rigide starantaj sepaloj formas malgrandajn „etajn funelpseŭdantiojn“. La umbelo de la unu ĝis tria ordo portas plej ofte nur duseksajn, la umbeloj de la kvara ordo plej ofte nur masklajn florojn. Ĉe la duseksaj floroj la masklaj partoj malfermiĝas antaŭ la inaj.

La plantoj estas tipaj „terruliĝantoj“ (kameĥorio-strategio): estante matura la frukto disiĝas kaj kiel tuto ĝi forportiĝas fare de vento. Disvastiĝo okazas krome per vento kaj bestoj (lapfrukto). La semoj estas lum- kaj frostĝermantoj.

Disvastiĝo redakti

Ĝeneralaj disvastiĝoj redakti

Kampa eringio troviĝas de la mediteranea regiono ĝis Mezeŭropo, suda Anglio, meza Rusio ĝis Persio kaj Afganio.

Disvastiĝo en Mezeŭropo redakti

 
kampa eringio

Eryngium campestre troviĝas dise en valoj de Elbo kaj Rejno, ekzemple en Großer Sand (Majenco), respektive majna regiono. Aliloke ĝi estas maloftega aŭ entute mankas.

Kreskejo redakti

La planto kreskas diese en kalka malfekunda razeno. Ĝi preferas plenan lumon.

Farmakologio, enhavosubstancoj redakti

Oni supozas saponinon kaj eterajn oleojn en radikoj kaj aliaj plantpartoj. La radiko supozeble havas malfortan efikon al muko kaj digestado [1]

Speciprotekto redakti

En Germanio la planto estas protektata la federacia leĝo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 E. Winkler: Real-Lexikon der medicinisch-pharmaceutischen Naturgeschichte und Rohwaarenkunde. Band I, Leipzig 1840
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Oberdorfer2001; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo difinita en <references> kun nomo "Oberdorfer2001" ne havas enhavon.; $2

Literaturo redakti

 
Eryngium campestre apud Saratovo en Rusujo
  • Margot Spohn, Marianne Golte-Bechtle: Was blüht denn da? Die Enzyklopädie: über 1000 Blütenpflanzen Mitteleuropas. Kosmos, Stuttgart 2005, ISBN 3-440-10326-9.
  • Dietrich Frohne: Heilpflanzenlexikon. Ein Leitfaden auf wissenschaftlicher Grundlage. 7. völlig neu bearb. Auflage. Wissenschaftliche Verlagsanstalt, Stuttgart 2002, ISBN 3-8047-1897-3.
  • Tobias Jesske: Geobotanische und populationsgenetische Untersuchungen an Eryngium campestre. AG für Vegetationsökologie und experimentelle Pflanzensoziologie, TU Braunschweig, PDF-Datei.

Eksteraj ligiloj redakti