Kanalo Dentrekastoa
La Kanalo Dentrekastoa, en angla origine D'Entrecasteaux Channel, estas mara regiono inter la insulo Bruny kaj la sudoriento de la ĉeftero de Tasmanio.
Kanalo Dentrekastoa | ||
---|---|---|
Mapo de la insulo Bruny kaj la kanalo inter tiu kaj la ĉeftero de Tasmanio.
| ||
markolo | ||
Ligas akvejon | Tasmana Maro | |
kun akvejo | Tasmana Maro | |
Disigas landoparton | Tasmanio | |
de landoparto | Insulo Bruny | |
Datoj | ||
43° 13′ 0″ S, 147° 17′ 0″ O (mapo)-43.216666666667147.28333333333Koordinatoj: 43° 13′ 0″ S, 147° 17′ 0″ O (mapo) | ||
| ||
Marbordaj lokoj | Snug, Margate, Kettering, Woodbridge, Flowerpot, Middleton Gordon | |
Insuloj | Satellite Island, Huon Island, Garden Island, Green Island | |
Geografio kaj Historio redakti
Ĝi etendas inter la estuaroj de la riveroj Derwent, kaj Huon, kiuj alportas sedimentojn al la kanalo. Ĝi estis esplorita de Abel Tasman en 1642, kaj poste en 1792 de Bruni d'Entrecasteaux, el kiu la nomo.[1]
Urboj de la Kanalo Dentrekastoa estas Snug, Margate, Kettering, Woodbridge, Flowerpot, Middleton kaj Gordon.[2]
Medio redakti
La regiono de la Kanalo Dentrekastoa, ŝirme de la insulo Bruny estas pli kaj pli tuŝita de elborda erozio, en kelkaj areoj sabloporta fluo helpas malpliigi la erozian efikon.[3]
Bildaro redakti
-
Kanalo Dentrekastoa el Kettering
Notoj redakti
- ↑ "D'Entrecasteaux Channel." Encyclopædia Britannica. 2006. Encyclopædia Britannica Online. Konsultita la 14an de novembro 2006
- ↑ D'Entrecasteaux Channel Arkivigite je 2011-07-06 per la retarkivo Wayback Machine The Huon Trail. Konsultita la 14an de novembro 2006
- ↑ Flora Fox, Flora Fox, News and Information about Southern Tasmania Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine 2011