Kapelo Johano Nepomuka (Iregszemcse)

La golgota kapelo Sankta Johano Nepomuka estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Iregszemcse (ĝis 1938 en vilaĝo Felsőireg).

Kapelo Sankta Johano Nepomuka
Kapelo Sankta Johano Nepomuka
Kapelo Sankta Johano Nepomuka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Iregszemcse
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Tamási
Dato de konsekro 1753
Konsekrinto György Klimó
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la iama Ireg katolika kirko estis konstruita supozeble en la 15-a jarcento. Ĝi ruiniĝis dum dominado de turkoj. Post tiu erao la alveninta loĝantaro profitis la restintan sanktejon, kiel preĝejo. En 1726 oni enmurigis la triumfan arkon kaj aliaj trakonstruoj okazis. Tiel almenaŭ pli komforta konstruaĵoparto estiĝis. Ĝi estis dediĉita al Naskiĝo de Maria, sed en 1753 György Klimó konsekris ĝin al Johano Nepomuka. Baldaŭ oni konstruis en alia loko novan preĝejon, tamen tiu iama preĝejo iĝis kalvaria kapelo. En la dua duono de la 20-a jarcento la kapelo renoviĝis ĉefe interne.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas sola en korto de la paroĥo. La iama sanktejo ekstere havas apogpilieroj. La enirejo situas en mezo de la jam enmurita triumfa arko. Super la pordo estas videblaj brikoj de supra parto de la arko. Estas ankaŭ enmurita la iama enirejo de la sakristio. Interne la altaro estas malfrurenesanca, supozeble ĝi devenas el alia preĝejo. Ĉe la altaro videblas baroka statuo pri Johano Nepomuko farita en la 18-a jarcento.

La golgoto situas en la apudaĵo.

Fontoj redakti