Kapelo Sankta Koro de Jesuo (Pázmáneum)
Kapelo Sankta Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Vieno, en konstruaĵo de Pázmáneum.
Kapelo Sankta Koro de Jesuo | |
---|---|
Grandaj fenestroj en kapelo Sankta Koro de Jesuo
| |
kapelo | |
Loko | |
Ŝtato | en Aŭstrio hungara posedaĵo |
Municipo | Vieno |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La kapelo estis konstruita kune kun Pázmáneum por la pastraj studentoj en 1900.
Konstruaĵo redakti
La kapelo troviĝas ene de la konstruaĵo en la 3-a kaj 4-a etaĝoj. La ĉambro (komprenu navo) estas simpla brikoforma, sed la muroj estas pentritaj riĉe. En la sankteja muro en la malsupra parto estas bildo pri Kristo montranta koron inter anĝeloj. Pli supre estas videbla Patrono de hungaroj kun Stefano la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario, Ladislao la 1-a (Hungario), Elizabeto de Hungario. Tie estas surskribo: „Patrona Hungariae ora pro nobis!” Plej supre en la angulo estas videblaj blazonoj de Hungario kaj de Péter Pázmány.
La kapelo havas galerion, kiu estas kutima loko de preĝado, krome tie staras la malnova altaro de la kapelo farita en 1773. La bildo prezentas Marian de la Neĝo.