Kapelo de Aleksandro Nevskij (Tjumeno)

kapelo en Tjumeno, Rusio

La kapelo de Aleksandro Nevskij (ruse Александровская часовня; plena nomo: ruse часовня во имя Святого Благоверного Великого Князя Александра Невского) estis la kapelo de la Rusa Ortodoksa Eklezio konstruita sur la Bazara placo en Tjumeno (Rusio) en la 1900-aj jaroj kaj detruita en 1957.

kapelo de Aleksandro Nevskij
ruse Александровская часовня
ruse часовня во имя Святого Благоверного Великого Князя Александра Невского
kapelo
Loko
Ŝtato Rusia imperio Rusia imperio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 9′ 10″ N, 65° 32′ 32″ O (mapo)57.15277777777865.542222222222Koordinatoj: 57° 9′ 10″ N, 65° 32′ 32″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska eparĥio
dekanujo la Tjumena
Arkitektura priskribo
Tipo de konstruaĵo kapelo
Konstruado
Specifo
Longo 5
Larĝo 5
Alto 12 (sen kruco)
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso Bazara placo
vdr

Historio redakti

Konstruado kaj uzado redakti

En 1837 carido Aleksandro Nikolajeviĉ vizitis Tjumenon dum sia granda vojaĝo tra la tuta Rusia imperio. Ekde tiam la urbanoj atente sekvis lian vivon kaj multajn novajn iniciatojn dediĉis al li. Interalie en la urbo aperis la Aleksandra reala lernejo, Aleksandra akuŝejo, Aleksandra placo ktp.

La 13-an de marto 1881 la imperiestro Aleksandro la 2-a estis mortigita de teroristoj kaj la urbanoj decidis omaĝi lian memoron. La 31-an de marto la Tjumena Urba Dumao decidis konstrui kapelon de Aleksandro Nevskij sur la Aleksandra placo. Sed en 1890 episkopo de Tobolsko kaj Siberio Iustin proponis konstrui en Tjumeno "novan katedralon laŭ ekzemplo de la Moskva Katedralo de Kristo Savinto, cetere malpli grandan". Komenciĝis kolektado de monoferoj, ĉar la urbo malkapablis financi la projekton. Estis establita konstrua komitato, kiun eniris tjumenaj pastroj kaj estis invititaj membriĝi ankaŭ lokaj negocistoj. Sed la komitato montris neniun aktivecon dum la negocistoj ne estis entuziasmaj kaj referencis en 1891 al malbona rikolto kaj sekvinta ĝin malsatego en la regiono, akompanataj de prezaltiĝo[1].

La 26-an de aprilo 1896 la Tjumena Urba Dumao denove pritraktis la aferon. Ĝi decidis elekti lokon por la kapelo kaj establis specialan komitaton el negocistoj. Samjare episkopo de Tobolsko kaj Siberio Agafinil denove iniciatis konstruadon de la katedralo, argumentante ke ĉi-jare la rikolto estas bona, malsatego pasis kaj la prezoj malaltiĝis. Denove estis kreita konstrua komitato el loka pastraro kaj eparĥia arkitekto Bogdan Zinke. La 6-an de junio 1896 la konstrua komitato proponis al la urba dumao uzi la kolektitajn monoferojn por konstruado de ne kapelo, sed nova katedralo kaj ricevis aprobon. En decembro oni konstatis ke estis kolektitaj 14 200 rubloj. La pastraro insistis ke la tereno devas esti granda almenaŭ je 50 x 50 saĵenoj (106,68 x 106,68 m) kaj se ĝi estus eĉ pli granda, tio ebligus krei apude ĝardenon por plibeligi la urbon. Estis establita prepara komisiono el membroj de la urba dumao[1].

La 3-an de aprilo 1897 la urba dumao decidis doni tiucele terenon ĉe maldekstra flanko de strato Carskaja direkte al la orfejo, kontraŭ tetrinkejo, en la Bazara placo. Sed oni alfrontis alian obstaklon — laŭleĝe necesis ricevi permeson de ĉiuj donacintoj uzi iliajn oferojn faritajn por konstruado de la kapelo por la nova celo — konstruado de la katedralo. La komitato estis taskigita konstrui provizoran kapelon. La 21-an de januaro 1903 la tereno estis vastigita ĝis 50 x 50 saĵenoj. La 27-an de aprilo 1903 sur la Bazara placo estis metita fondoŝtono de la kapelo[1].

En 1910 la kapelo jam estas menciata inter la aliaj preĝejoj[2]. Ĝi estis mallarĝa (5 x 5 metroj) kaj ne tre alta (12 metroj sen kruco), sed klare videblis sur la granda Bazarplaco kie mankis aliaj konstruaĵoj krom provizoraj ŝedoj kaj budoj. En ĝi preĝis komercistoj, aĉetantoj kaj soldatoj de la apuda kazerno, kies ekzercejo troviĝis apude[1]. Oni planis kun tempopaso alikonstrui ĝin je preĝejo[3].

La 18-an de julio 1913 la Oranta preĝejo ricevis statuson de katedralo, forprenitan de la malvasta kaj kaduka Anunciacia katedralo[4] kaj la 8-an de septembro 1913 okazis respektivaj solenaĵoj[5]. Tio estis kompromisa solvo, ĉar la Oranta katedralo estis pli granda ol la antaŭ Anunciacia katedralo kaj povis kontentigi la bezonojn de la kredantoj[6].

En januaro 1914 la urba dumao pritraktis peton de paroĥestro de la Oranta katedralo, kiu proponis uzi la kolektitan kapitalon, kreskintan ĝis 30 000 rubloj, "por rekonstruado de la bazara kapelo al la katedralo kaj por aranĝo de loĝejoj por katedrala pastraro". Pastraro de la Oranta katedralo argumentis ke nun haveblas sufiĉe vasta katedralo, do prefere oni transdonu la kolektitan monon al ĝi[1].

Tamen venis peto de 50 paroĥanoj de la Anunciacia preĝejo kaj aliaj urbanoj, kiuj insistis tamen pri konstruado de la nova katedralo en la Bazara placo. Pastro el la Anunciacia preĝejo diris ke necesas savi ĝin de kadukiĝo minacanta pereon kaj krome li kontraŭis uzadon de la kolektitaj oferoj por loĝejoj de pastraro. Li menciis ke negocisto Andrej Tekutjev planis testamenti tiucele 10 000 rublojn. Plejparto de la deputitoj dum sekvinta diskuto subtenis la konstruadon de la katedralo en la Bazara placo kaj nur malmultaj konsentis transdoni la kapitalon al la Oranta katedralo. Oni decidis konsulti superajn instancojn, sed tiuj redonis la aferon al loka konsiderado[1].

La 26-an de marto 1914 la urba dumao denove pritraktis la aferon. Pastro de la Oranta katedralo denove petis transdoni la monon al ĝi, sed jam ne parolis pri pastraj loĝejoj. Li proponis uzi plejparton por riparado de la katedralo kaj la reston por rekonstruo de la kapelo al preĝejo. Paroĥestro de la Anunciacia preĝejo siavice petis redoni al ĝi 10 000 rublojn, se ne plu temas pri konstruado de la nova katedralo[1].

Do la 26-an de marto 1914 la urba dumao decidis transdoni 10 mil rublojn el la kolektitaj monoferoj al la Anuncacia preĝejo kaj la reston de la mono (7832,27 rublojn) al la Oranta katedralo, kiu devis financi konstruadon de kapelo de Aleksandro Nevskij sur la Bazara placo kaj la restintajn sumojn uzi por plibeligo de la katedralo mem[6].

 
 ...Городская дума, всесторонне обсудив вышеизложенное, нашла, что мысль о постройке нового соборного храма возникла в то время, когда собором числилась Благовещенская церковь, не могшая вмещать в торжественные дни всех молящихся. Ныне, с переименованием Знаменской церкви в соборную, бывшая причина предложения о постройке нового собора должна считаться отпавшей, так как Знаменская церковь по своей обширности и своему местоположению в центре города вполне отвечает соборному храму и новый собор в данном случае строить нет надобности, тем более, что имеющегося для сей цели капитала крайне недостаточно и, при настоящем положении города Тюмени, и вообще современных условиях жизни, нельзя рассчитывать, чтоб потребная для сего сумма могла быть собрана путем пожертвований.   ...La Urba Dumao, ĉiuflanke pridiskutinte la supre diritan, trovis ke la ideo konstrui novan katedralon aperis en la tempo, kiam la katedralo estis la Anunciacia preĝejo, malkapabla enspacigi en solenaj tagoj ĉiujn preĝantojn. Nun, post la alinomo de la Oranta preĝejo je la katedralo, la eksa kialo de la propono pri konstruado de nova katedralo devas esti konsiderata malvalidiĝinta, ĉar la Oranta preĝejo laŭ sia vasteco kaj sia situo en la centro de la urbo sufiĉe kongruas al la [postuloj de] la katedralo kaj mankas bezono konstrui la novan katedralon en tiu kazo, des pli ke la havata tiucele kapitalo estas ege malsufiĉa kaj, ĉe la aktuala stato de la urbo Tjumeno kaj ĝenerale nuntempaj vivkondiĉoj, ne eblas kalkuli ke la necesa por tiu celo sumo povus esti kolektita per oferoj. 
— Ordono de la Tjumena Urba Dumao N 69, la 26-a de marto 1914[7]

Sed la komenciĝinta en 1914 Unua mondmilito kaj postaj revolucioj kaj la Rusia enlanda milito kaŭzis nuligon de ĉiuj planoj pri la rekonstruado, do la kapelo restis en sia origina stato.

En 1930 la kapelo estis konfiskita kaj transformita je deponejo de keroseno.

En 1944 Tjumeno iĝis centro de la novestablita Tjumena provinco kaj la Bazaro placo estis transformita je la Centra placo. Komenciĝis konstruado de sidejoj por partiaj kaj sovetiaj instancoj kaj la religia konstruaĵo, situinta apud la strato 8-a de Marto, inter la estontaj sidejoj de la provinca partia komitato kaj la Maŝinkonstrua teknikumo, estis videble fremda elemento en tiu ĉi spaco. Inter printempo 1956 kaj aŭgusto 1957 la kapelo estis detruita, do la 40-a datreveno de la Oktobra revolucio estis festata jam sen tiu ĉi "heredaĵo de la cara reĝimo"[2].

En 1957 ĝi estis detruita.

Ideo pri rekonstruado redakti

En 1997 arkitekto Konstantin Serĵantov, inspirita de artikolo de lokhistoriisto Viktor Kopilov kaj respondeca tiutempe pri rekonstruado de la historia urbocentro, iniciatis restarigon de la kapelo[8][9].

En majo 1997 arkitektura fako de la urba administracio aprobis la ideon, proponinte pridiskuti ĝin en la urba dumao kaj la 7-an de novembro en la Tago de Unueco kaj Repaciĝo, meti la fondoŝtonon. En junio en la urba administracio okazis ronda tablo, kiun partoprenis reprezentantoj de sociaj organizoj, inkluzive de la Tobolska-Tjumena eparĥio. La kunveno ankaŭ subtenis la proponon. Sekvis formala korespondado, sed fine la aŭtoritatoj rifuzis la iniciaton, argumentante ke por ĝia efektivigo necesas aranĝi pli vastan diskuton kaj socia-politikan ekspertizon[10].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Кубочкин С. Н. Часовня на Базарной площади (ruse). Электронная библиотека тюменского писателя. Arkivita el la originalo je 2021-06-18. Alirita 2022-09-06.
  2. 2,0 2,1 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 73. ISBN =.
  3. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 136. ISBN = 9785853837270.
  4. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 23. ISBN =.
  5. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 133. ISBN = 9785853837270.
  6. 6,0 6,1 Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 134–136. ISBN = 9785853837270.
  7. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 135. ISBN = 9785853837270.
  8. Владимир Калининский (2013-02-26) История одной часовни (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-03-16. Alirita 2019-05-04.
  9. Владимир Калининский (2013-11-07) Жемчужина торговой площади (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-03-15. Alirita 2019-05-04.
  10. Курмачев В. А. Александровская часовня (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-04-28. Alirita 2022-09-06.