Karitono aŭ Karitono el Afrodizio en Kario (Anatolio, en hodiaŭa Turkio) allasis da spuroj malmulte pri sia biografio kaj nemulte pri sia verko, ĉar li estis verkisto en vesto de romanisto. Oni datas lian naskiĝon je la fino de la 1-a kaj komenco de la 2-a jarcentoj p.K. Ĉar en sia verko li montras koni la epokon de Nerono kaj ankaŭ de postaj romiaj imperiestroj duajarcentaj kiel Adriano, oni postdatis lian naskiĝon. El lia unika verkaludo oni informas, ke li estis sekretario de «retoro (oratoro) Atenagoro» nekonata de la historio. Lia famo ŝuldas al du aferoj koncerne lian verkon «Romano de Kalliroa» kiu, kvankam densa je eventoj ĝis penigi la memoron baraktantan inter homoj kaj mitoj, uzas la grekan lingvon per ĝusta stilo kaj eleganto inda lin membrigi inter bonaj klasikaj verkistoj de la malfrua helenisma epoko. Sed eĉ pli li famas ĉar lia verko ŝajnas paŭzi, en densa ĝia ero, la kristanajn Evangeliojn. Ĝuste pri tiuj similaĵoj, enhavaj kaj stillingvaj, interesas ĉi tie skizi.

Lia verko, La romano de Kalliroa, prezentas la paron Kereo kaj Kalliroa, feliĉaj ĝis kiam la belega Kalliroa estas suspektata, pro falsa akuzo, pri malfideleco, kie enmiksiĝas ankaŭ la dio Dionizo, kaj pro tio Kereo ŝin mortigas. Oni nun spektu la mortigon kaj la entombigon de Kalliroa kaj tiun de la punita Kreo por rimarki la similaĵojn kun la evangelioj (Krucumo, cirkunstancoj de la entombigo, rabado de la korpo kaj malkovro de la tombo malplena...).

Karitono vivis en Anatolio, zono de intensa kristaniĝo kiu povis lin interesi kiel nova socia afero. Li uzas la grekan eŭangelion kun la signifo de «bona anonco», kiel jam Jozefo Flavio, samtempulo de Karitono kaj de la Nova Testamento, kaj Appiano el Aleksandrio. La noto de Agoj 17,19-21, en la parolado de Paŭlo ĉe la Areopago, laŭ kiu la atenanoj ne havis tempopasigilon pli serĉatan ol babili kaj aŭskulti babilantojn, trovas konfirmon en la konstato de Karitono laŭ kiu la atenanoj ŝatas babili kaj por tio posedas la Arepagon. Geedza neatendebla fideleco kaj ĉasteco, amo al la filoj kaj rifuzo de la vola interrompo de gravedeco, ekzaltitaj de Kalliroa, kunsonas kun la kristana pensado, krom kun ero de de novstoika epoko.

Kereo estas krucumita kune kun aliaj malbonfarantoj, ĝuste kiel Jesuo; estas defie invitita per la sama verba formo de Mt 27,40 por ke li montru kapablon descendi de la kruco: katabèthi. La sinteno de la reganto paralelas tiun de Poncio Pilato. Kereo ne eldiras vorton antaŭ ol supreniri el la kruco kaj kulpigas neniun, eĉ ne Kalliroan, responcan pri lia malfeliĉo: ankaŭ tio memorigas Jesuon sur la Golgoto. Li estas «transdonita» (para didonai) al la manoj de... (per la genitivo: esprimo analoga al tiu por Jesuo en la Evangelioj. En Lk 14,27 kaj Jo 19,17, Jesuo portis (hastazein) krucon (stauròs). Tiel Kereo diras: «Mi portis krucon (stauròn ebastasa) kaj estis transdonita al la manoj de mortiganto.

Post la nokto dum kiu Kalliroa, la trian tagon post la entombigo, malaperis el tombo age de «tymbòrykhoj» (enterigistoj), Kereo – ankoraŭ nepunita pro la mortigo de la edzino -alvenas al la tombo frumatene, sed trovas la tomban ŝtonon forigita el la tombenirejo. La Famo kiel ángelos disvastigas la novaĵon kaj ĉiuj alkuras al la tombo; sed neniu kuraĝas eniri antaŭ ol tion konsentu la patro de la fraŭlino. Kiu eniras poste eliras por rakonti la mirindaĵon: la mortintino ne plu ĉeestas. Kereo, sekvata de aliaj, eniras sed ne trovas Kalliroan kaj unu el ĉeestantoj kulpigas la tymbòrykhojn, dum Kereo, per okuloj direktitaj al ĉielo kaj per la manoj levitaj, proklamas la diiĝon kaj la ĉielenprenon de Kalliroa. La paraleloj kun la evangeliaj rakontoj ekleviĝas evidentaj. Kereo alvenas matenfrue al la tombo kun funebraj oferoj: ambaŭ elementoj estas ankaŭ en la Evangelioj dirantaj tion pri la virinoj. La tombo en Karitono estas ĉiam tàphos, kiel en Mt 28,2 por la tombo de Jesuo. Kereo «suprenveninte trovos la ŝtonon delokita» havas eĥon en ĉiuj Evangelioj, en Mt 28,2, Jo 20,1, kaj des pli en Mk 16,4 («Ili vidas ke ŝtono estis rulita flanken») kaj Lk 24,2 («Ili trovis la ŝtonon ruligita»). Kereo «restis konsternita kaj estis kaptita de horora sendecido»: samreage suferas la prizorgemaj virinoj apud la tombo malfermita; Lk 24,4 alproksimiĝas al Karitono: «Ili ne sciis kion fari (aporeithai)».

La Famo raportanta ĉe Sirakuzanoj la paradoxon (mirindaĵo) estas nomata de Karitono ángelos. Angelos staras sur la tombo de la Resurektinto (Mt 28,2) kaj la funkcio de la superveninta Famo, nome raporti al la kuncivitanoj de Kalliroa kion nur Kereo estis vidinta, havas fortan analogion kun la funkcio atribuita de la Evangelioj al la virinoj, unuaj atestantoj pri la malfermita tombo: la respondado kun Lk 24,9 estas ankaŭ leksika («La virinoj anoncis - epèggellan - ), kaj Mt 28,8 («Ili kuris anonciepaggeìlai – kie la similaĵo estas etendita al la rapideco de la mesaĝistoj: ankaŭ Karitono epitetas la Famon «rapida». Des pli premanta estas la analogio kun Jo 2: Magdalena «aliras tre frue, kiam ankoraŭ mallumis, al la tombo, kaj vidas la ŝtonon delokigitan el la tombo»; ŝi kuris, do (1-2), kaj anoncis al Johano kaj Petro kiuj tuj alkuris al la tombo (etrekhon, 4); poste Maria Magdalena «kliniĝis al eno de la tombo kaj vidas du ángeloi» (11-12). Poste ŝi renkontas la Sinjoron kaj «iras anonci» (erkhetai aggellousa) al la disĉiploj ke mem «vidis». Laŭ Karitono, aŭdinte la novaĵon, «ĉiuj alkuris amase – synetrekhon – al la tombo, sed neniu kuraĝis eniri antaŭ ol enirus Hermokrato, pro sia patra aŭtoritato: tio memorigas la saman johanan pasaĵon kie Petro kaj Johano, informite pri la malplena tombo, alkuris vidi (Jo 20,2;4: etrekhon), sed Johano ne aŭdacas eniri antaŭ ol Petro alvenas.

Pro mirindaĵa arto de la mitoj Kekeo kaj Kallirao reatingas la pro ili festantan Sirakuzon kie ili vivos feliĉaj.

Ĉu vere Karitono inspiriĝis el la Evangelioj? Se temus pri koincidoj, eble oni rajtus krii al nova mirindaĵo de la mitologio. Se li sciis pri kristanismo, por li eblas ke fari malfacilaĵon estis la resurekto kiu laŭ Evangelioj reale okazis dum la malkovro de malplena tombo estis nur atentigilo pri tio kio poste konfirmos la kunvivado kun la resurektinto.

Bibliografio redakti

IRamelli Ilaria , Cristianesimo-storia, Testi de Vicino Oriente, Paideia, 2008

Eksteraj ligiloj redakti