Karol Pollak
Karol Franciszek Pollak (naskiĝis la 15-an de novembro 1859 en Sanok, mortis la 17-an de decembro 1928 en Biała) – pola elektroteknikisto, entreprenisto kaj inventisto.
Karol Pollak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1859 en Sanok |
Morto | 17-an de decembro 1928 (69-jaraĝa) en Bielsko-Biała |
Tombo | Bielsko-Biała |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero |
La plej gravaj inventoj redakti
Liaj pluraj inventoj koncernas diversajn fakojn, inter ili estas elektraj igiloj, prilaboro de kolora presilo kaj speco de mikrofono. La ĉefa agado limiĝis tamen al kemiaj energi-fontoj – galvanaj piloj kaj elektraj akumulatoroj. Li havis ankaŭ patenton por produktado de plumb-acidaj akumulatoroj. Li ankaŭ konstruis diverspecajn rektifilojn. En 1896 ankaŭ elpensis elektrolitan kondensilon.
Bibliografio redakti
- Jerzy Kubiatowski (J. K.), Pollak Karol, en: Słownik polskich pionierów techniki (Vortaro de polaj pioniroj de tekniko) (redakto de Bolesław Orłowski), Katowice 1984, p. 166–167
- Karol Pollak sejm-wielki.pl