Kastelo Elisabethenburg

La Kastelo Elisabethenburg (germane: Schloß Elisabethenburg) estas baroka palaco situanta sur la nordokcidenta rando de Meiningen.

Kastelo Elisabethenburg

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 34′ 13″ N, 10° 24′ 46″ O (mapo)50.570310.4128Koordinatoj: 50° 34′ 13″ N, 10° 24′ 46″ O (mapo)
Kastelo Elisabethenburg (Turingio)
Kastelo Elisabethenburg (Turingio)
DEC
Kastelo Elisabethenburg
Kastelo Elisabethenburg
Situo de Kastelo Elisabethenburg
Kastelo Elisabethenburg (Germanio)
Kastelo Elisabethenburg (Germanio)
DEC
Kastelo Elisabethenburg
Kastelo Elisabethenburg
Situo de Kastelo Elisabethenburg
Map
Konstruita 1692
vdr
Antaŭa fasado kun fontano.
Malantaŭa korto.
Salono nomita Hessensaal.

Historio redakti

Ĝis 1918 ĝi estis la loĝejo de la dukoj de Saksio-Meiningen. La kastelo nun gastigas la Max-Reger-arkivon, la turingian ŝtatan arkivon, la Max-Reger-muziklernejon, la Johannes-Brahms-koncertejon, restoracion, kafejan turon kaj la ceremoniajn ĉambrojn de la urba konsilio, sen paroli pri la daŭraj ekspozicioj pri artaĵoj diversaj.

La palaco estis konstruita fare de la duko Bernhard la 1-a inter 1682 kaj 1692 en la loko de malfru-otika kastelo el la jaro1511, parto (Bibrasbau, nomita laŭ episkopo Lorenz von Bibra) kiu estis integrigita en la norda alo de la nuna konstruaĵo.

La nova palaco havis tri alojn kaj centran turon kiuj formas "E-on", kiel bone videblas de super. Poste tio estis interpretita kiel alludo al la nomo de la dua edzino Elisabeth Eleonore de Braunschweig-Wolfenbüttel, la nomdonintino de la nuna palaco. nomon.

Priskribo redakti

La konstruaĵo estis restrukturita en la 19-a jarcento, kaj seka ĉirkaŭfosaĵo aldonitis. La tre rustika fenestraro ĉirkaŭanta, kiu nun dominas la fasadon, estis aldonita nur en 1845. Origine la fenestroj havis simple rektangulojn faritajn el grejso. En 1918 nova itala marmorfontano estis alkonstruita. Internaj ornamadoj reprezentas gamon de arkitekturaj stiloj komenciĝantaj kun la barokaj freskoj komisiitaj fare de Bernhard la 1-a, tra Rokoko kaj 19-a-jarcentaj empirostiloj. Ĉirkaŭas la kastelon la belega Kastelparko Meiningen.

Kolektoj redakti

Artokolektoj redakti

Pentraĵoj, plastikaĵoj kaj grafikaĵoj, pluraj kolektosekcioj da artmetiaĵoj kaj diversaj objektoj kun regiona fono konsistigas la profilon de meining-aj kolektoj. Aparte en historia medio de la Elisabethenburg-kastelo ili prezentas sin aŭ kiel simplajn muzeajn erojn au kiel helpilojn reprodukti historian ĉambrosubstancon. Same kiel alie ankaŭ tie ĉi la fundamento de la kolektaro estis la trezoroj de la dukoj. Certe la tuto ne kompareblas al aliaj kolektoj tamen ĝi entenas altvalorajn objektojn pri italaj, germanaj kaj nederlandaj arto. Estu permesita nomi kelkajn nomojn de artistoj kies verkoj troveblas ene de la kastelo: Ferdinand Bol, Jacob de Backer, Gerard Houckgeest, Giovanni Antonio Pellegrini, Bernardo Strozzi, Friedrich Bury. Por la prezento de la kortega vivo kaj de la rezideja historio de Meiningen menciindas la duka kolekto pri portretoj kaj verkoj de la ĉekortegaj pentristoj Gottlieb Friedrich Bach, Johann Philipp Bach, Carl Wagner, Samuel Friedrich Diez. Fona samo validas ankaŭ por mebloj, fajencoj, porcelanaĵoj aŭ moneroj kiuj estas en la daŭraj ekspozicioj.

Dua riĉa fonto por la kolektaro estis la societo Hennebergischer altertumsforschender Verein, kiun fondis 1832 en Meiningen Ludwig Bechstein, sekvante fruan tradicion de burĝaj historiaj societoj. Alvenis al la muzeokolektoj krom malfrugotikaj plastikaĵoj, artmetiaĵoj kaj gildaj produktoj ankaŭ turmentiloj kaj multaj aliaj regionhistoriaĵoj. La societo mem posedis ne tute 9000 objektojn.

Tute alia temokampo ĉeestanta estas la arto de komunisma Orienta Germanio. Tiu sekcio entenis ankaŭ la galerion Bauerngalerie des VdgB el la Ringberg-hotelo apud Suhl. Tiu tre speciala kolekto takseblas kiel aparta fenomeno de socialisma kulturstrategio.

La palaco kaj ĝia orkestro estis asociitaj kun multaj famaj muzikistoj, precipe kun Hans von Bülow, Max Reger kaj Johannes Brahms, kiu estis ofta gasto tie. La muzikarkivoj havas grandan kolekton de aŭtografoj, inkluzive de multaj el tiuj de Bach, same kiel kolekton de historiaj instrumentoj. La palaco ankaŭ gastigas tre grandan bibliotekon, kiu estis regule uzita fare de Friedrich Schiller dum sia restado en la regiono.

Muzikkolektoj redakti

Tra multaj jarcentoj agadis elstaraj muzikistoj kaj komponistoj en Meiningen kaj igis la urbon muzika centro. Gastis en la urbo i.a. Johann Ludwig Bach, Hans von Bülow, Johannes Brahms, Richard Strauss, Max Reger ricevinte ĉiam subtenadon fare de la duka kortego.

La multnombra objektaro, el kiu nur parto prezentatas altkvalite ene de daŭra ekspozicio, ebligas postsekvi tiujn cirkonstancojn. Ekzemple oni informatas pri la restado de Hans von Bülow kiu profunde evoluigis la orkestran arton. En sia rolo kiel estro de la Kortega Kapelo je Meiningen li igis ĝin unu el la plej bonaj en tuta Eŭropo kaj entreprenis multajn gastludojn. Oni koncentriĝis antaŭ ĉio pri la sinfonioj de Ludwig van Beethoven kaj interpretis modeldone la verkojn de Johannes Brahms. Max Reger evidentiĝis digna posteulo kiel orkestresto per similaj klopodoj dum 1911-14; arta vivo post la eksplodo de la Unua mondmilito en 1914 ekis malpli gravi. Speciala arkivo pri Reger montras privatajn postlasitaĵojn (i.a. mebloj, plastikaĵoj, pentraĵoj) kaj ebligas ravigan enrigardon en liajn vivokondiĉojn.

La Anton-Ulrich-kolekto pri muziknotoj elstaras inter la multo da aliaj muzikaj objektoj (notaj aŭtografoj, bildoj, kolekto pri muzikinstrumentoj historiaj). Ĝi jam estis plurfoje en la centro de internacia muzikscienca esplorado estante unika trezoro pri itala kaj germana kantvoĉa muziko el la Baroko.

Fontoj redakti

  • Reissland, Ingrid: Das Meininger Schloss Elisabethenburg, Baugeschichte und bedeutende Innenräume, Meiningen 1988.
  • Verona Gerasch (eld.): Beiträge zum Kolloquium: 300 Jahre Schloss Elisabethenburg, Meiningen 1992 (=Südthüringer Forschungen, 27).
  • Erck, Alfred; Schneider, Hannelore: "Schloß Elisabethenburg in Meiningen" en: Residenz-Schlösser inThüringen. Kulturhistorische Porträts, eldonis Roswitha Jacobsen kaj Hendrik Bärnighausen. Bucha bei Jena 1998, p. 91-92
  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 115-116

Eksteraj ligiloj redakti