Kastelo de Bölcske

La kastelo de Bölcske (konata ankaŭ pri la iama posedanto kastelo de Szakáts [sakAĉ] aŭ pri la loka bieno kastelo de Szent András [sent andrAŝ] (=Sankta Andreo)) estas historia monumento, nuntempa hoteleto en Bölcske.

Kastelo de Bölcske, pli supre la kapelo

Historio redakti

La klasikisma kastelo estis konstruita en la 1860-aj jaroj. En 1873 la familio Szakáts pligrandigis ĝin. Dum la frua socialismo ĉiuj kasteloj estis forprenitaj, tiu ĉi iĝis administracia centro de la loka kooperativo, ankaŭ loĝejoj. Depost la socialismo ĝi malpleniĝis kaj en 2009 ĝi plene renoviĝis. Dum laboro oni ektrovis spurojn de la keltoj. En 2015 hoteleto-gastejo ekfunkciis en la kastelo.

 
Kastelo de Bölcske
 
Kastelo de Bölcske kun la kapelo (maldekstre)

Konstruaĵo redakti

La parte unuetaĝa, parte teretaĝa kastelo situas sola en granda parko, sed proksime situas ankaŭ aliaj konstruaĵoj. La kastelo similas al L-litero kaj sube parte keloj troviĝas. En la kastelo 9 dormoĉambroj kaj la restoracio kaj aliaj haloj funkcias.

Kapelo redakti

Proksime estas videbla malplena neuzita kapelo, apartenaĵo de la katolika eklezio. Ĝi estis konstruita por maŭzoleo.

Aliaj konstruaĵoj redakti

Menciindas 2 gastodomoj nuntempe konstruitaj. Kune kun la kastelo la tranokta kapacito estas 48 homoj. Dumtage la kapacito estas 150 gastoj. Estas ankaŭ bienaj dometoj.

Parko redakti

La iama parko estis rekonstruita, restis platanoj, ulmoj, eĉ Ginkgo biloba kun 150 aĝo, sed parte jam ankaŭ fruktoarboj kreskas. Ene situas 2 lagoj.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti