Kastelo de Iszkaszentgyörgy

La Kastelo de Iszkaszentgyörgy (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Amadé–Bajzáth–Pappenheim) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Iszkaszentgyörgy.

Aerfoto pri kastelo de Iszkaszentgyörgy

Historio redakti

Kastelo estis konstruita jam en 1735 fare de familio, pli nova alo konstruiĝis en 1764. La centra kastelo supozeble estiĝis en la 18-a jarcento. En 1800 la nova posedanto estis episkopo József Bajzáth, kiu post 2 jardekoj konstruis klasikismajn alojn. En 1870 grafa familio Pappenheim akiris la kastelon kaj malkonstruis partojn de la kastelo, poste konstruis etaĝajn novbarokajn alojn. Stalo estis konstruita inter 1906-1909. Depost la 2-a mondmilito ŝtatiĝo okazis, en la granda kastelo funkciis hospitalo, feriejo kaj hoteleto por laboristoj. En la 1960-aj jaroj tie funkciis la municipo, polico, vendejo, apoteko, poŝtejo, kulturdomo, biblioteko, kinejo, bazlernejo. En 1985 plena renoviĝo komenciĝis. Depost la socialismo la posedanto estas la mem la ŝtato. La kastelo estas vizitebla.

Parko redakti

La parko estis konstruita en terasa sistemo laŭ franca stilo.

Fontoj redakti