Kastelo de Tompa
La kastelo de Tompa (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Redl estas romantikisma kastelo, nun psikiatriejo en urbo Tompa (Hungario).
Kastelo de Tompa | ||
---|---|---|
Lando | Hungario | |
Koordinatoj | 46° 10′ 56″ N, 19° 32′ 4″ O (mapo)46.18226666666719.534533333333Koordinatoj: 46° 10′ 56″ N, 19° 32′ 4″ O (mapo) [1] | |
Kastelo de Tompa | ||
Historio redakti
La barona familio Redl aĉetis tie bienon ekde 1780. La kastelo estis konstruita supozeble post la aĉeto. La unua mencio okazis en 1831. Inter 1861-1863 2 aloj estis alkonstruitaj laŭ planoj de Károly Gerster kaj Lipót Kauser (arkitekto). Inter 1893-1905 la kastelo denove estis pligrandigita, fine inter 1984-1986 renovigita. En la 20-a jarcento la posedantaj familioj estis Nyéky [njEki] kaj Podmaniczky, fine la hungara ŝtato mem pro la ŝtatiĝo. Ekde 1945 la kastelo estis hospitalo por vunditaj soldatoj, poste kazerno, oficejo, ekde 1957 psikiatriejo.
Konstruaĵo redakti
La kastelo situas sola apud Preĝejo Sankta Anna (Tompa) ĉe granda parko. Ĝi formas U-majusklon. La origina meza parto havas etaĝon, la aloj estas teretaĝaj. Inter la aloj kaj la origina parto po unu etaĝaj bastionoj altiĝas. Antaŭ la meza parto granda teraso situas.
Parko redakti
Apartenaĵo de la kastelo estis granda parko, kvazaŭ arboreto kreita en la 1860-aj jaroj. Ene pavoj vivas, krome kelkaj servaj domoj kaj elvidejo estas videblaj. La arboj estas kutimaj: kverkoj, fraksenoj, aceroj, Styphnolobium japonicum-oj, tilioj, en:Celtis occidentalis-oj, platanoj, taksusoj, arbaraj pinoj, en:Blue spruce-oj, abioj.
Referencoj redakti
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2023-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun foto