La Gotaa kastelparko (germane Gothaer Schloßpark) rangas kun siaj 37 hektaroj inter la plej grandaj parkoj de Germanujo estante unu el la plej elstaraj vidindaĵoj de la urbo Gotao. Sude troviĝas unu el la plej malnovaj pejzaĝaj parkoj ekstere de Britio planite jam ekde 1765. En la jaro 2007 televidspektantoj de MDR elektis ĝin la kvaran plej belan parkon de Meza Germanio. Aparte la angla ĝardeno pompas per siaj malnovaj arboj, inter kiuj eĉ pli ol 500 jarojn aĝaj tigfruktaj kverkoj.

Kastelparko Gotha
Pejzaĝa parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 56′ 36″ N, 10° 42′ 19″ O (mapo)50.943310.7054Koordinatoj: 50° 56′ 36″ N, 10° 42′ 19″ O (mapo)

Kastelparko Gotha (Turingio)
Kastelparko Gotha (Turingio)
DEC
Kastelparko Gotha
Kastelparko Gotha
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Kastelparko Gotha

Vikimedia Komunejo:  Schlosspark Gotha [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Doria Merkurotemplo kaj Granda parklageto en la Kastelparko gotaa
Abia ĝardeno vintre

Historio redakti

Schloßwallgarten redakti

La kastelparko havis sian komencon sub la duko Ernesto la 1-a en la jaroj inter 1643 kaj 1648. La tiam aranĝita t.n. Schloßwallgarten (kastelmurĝardeno) servis por la provizado de la duka kuirejo kaj ankaŭ ofertis lokojn de ripozumado. Ĝi estis rektangula kaj donis norde multe da spaco al diversaj kreskaĵoj ensitelaj. Sude troviĝis spicherbaj bedoj separitaj per ribujoj, rozujoj, grosujoj. En la florbedoj troviĝis lilioj, narcisoj, hiacintoj, krokusoj, iridoj, hemerokalo kaj tulipoj; ili ankaŭ estas simboloj de duka statuso. Schloßwallgarten ekzistis ĝis ĉ. 1772 kaj aliaranĝitis post la forigo de la ĉirkaŭfortikaĵoj de Gotao.

Großer Küchengarten redakti

Ankaŭ la novaranĝo de Große Küchengarten (granda kuireja ĝardeno) faritis ankoraŭ sub la regado de Ernesto la 1-a en la areo inter la hodiaŭa parkaleo kaj Leinakanalo. Tie kultivitis en siteloj citrusoj. Sude troviĝas ĉe Oranĝdomo ankaŭ la loĝejo de la ĝardenisto. Großer Küchengarten ekzistis ĝis 1864. Sur parto de ĝi estiĝis en 1879 la Duka muzeo en novrenesanca stilo dum la resto uzitis por la t.n. Abia ĝardeno.

Barockgarten redakti

Barockgarten (baroka ĝardeno) aranĝitis inter 1708 kaj 1711 dum konstrulaboroj ĉe Kastelo Friedrichsthal sub duko Frederiko la 2-a oriente ekster la tiamaj urbomuroj. Ĝi konsistis el ornamaj bedoj, formtonditaj arbar-areoj akj tonditaj verdaj lignovandoj. La ĉefa akso kondukis de okcidento al oriento kaj finiĝis en la t.n. Honora korto. En la centro estis granda fontano kaj la kadro ĉirkaŭe havis plurvicajn arbaraleojn. Barockgarten surkonstruitis ekde la lasta jardeko de la 19-a jarcento per registaraj ejoj (tribunaloj unuainstanca/landa inter 1894 kaj 1896; ministerio pri financoj inter 1906 kaj 1908).

Oranĝerio redakti

 
Vido de Orangenhaus, la norda oranĝeja domo

Ekde 1708 estiĝis la Oranĝerio de Gotha. Pro sia idilieca situo kaj la granda kolekto de ekzotikaj plantoj la gotaa oranĝejo jam je la fino de la 18-a jarcento famiĝis pro sia alta kvalito. En 1796 laŭdire troviĝis ene ne tute 3000 siteloj kun oranĝoj, citronoj, laŭroj, figoj kaj ananasoj sur vojoj kaj laŭlonge de gazonoj. Ankoraŭ antaŭ la Unua mondmilito la planta riĉeco ege malkreskis kaj la utiligo oranĝeja finiĝis. En 1955 malkonstruitis la suda forcejo. Ekde 2004 la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj klopodis reuzi la tuton oranĝejo post naŭ jardekoj de neuzo.

Englischer Garten/Herzoglicher Park redakti

 
Kverkaj malnovaj ĉe Englischer Garten

Englischer Garten (angla ĝardeno) estiĝis ekde 1765 sude de Leinakanalo laŭ instigo de duko Ernesto la 2-a kaj nombriĝas, kune kun la kastelo en Harbke kaj la Parko de Wörlitz inter la plej malnovaj pejzaĝĝardenaj areoj sur la eŭropa kontinento. Planis ĝin la ĝardenistoj John Haverfield la pli juna kaj Christian Heinrich Wehmeyer, la iama ĉefĝardenisto ĉe Kastelo de Molsdorf. La Angla ĝardeno fariĝis ĉirkaŭ la sude aranĝita Parka lageto. Ĉe ties nordokcidenta bordo starigis Carl Christoph Besser inter 1775 kaj 1777 laŭ antikva modelo templon dorian dediĉitan je la dio Merkuro; ĝi estis la unua greka-doria tempo de tuta Turingio. En la eosta parto de Englischer Garten estas pluraj nordamerikaj lignoj originantaj el la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono (Kew); temis pri donaco fare de la princino Auguste de Kimbrio por sia nevo, la duko gotaa. Por plantado oni venigis el najbaraj arbaroj malnovajn tigfruktajn kverkojn; inspektis la tiklan transporton kolonelo Johann Bartholomaeus Orphal. La laŭ la ideoj de la angla ĝardenpioniro Lancelot Brown ĉirkaŭ la Granda parklageto aranĝita zon-irejo (belt-walk), konkukante ankaŭ ĉe la Merkurtemplo, refaritis en la jaro 2009-a. Kontraŭe al la plejmulto de aliaj anglaj ĝardenoj estintaj en senpera rilato al la ĉirkaŭaĵoj, la parko gotaa havas iam muron ĉirkaŭ si: ĝi forigitis nur en la 19-a jarcento. Post la morto de la ĝardenisto Wehmeyer en 1813 la ĝardeno suferis malbonan prizorgon. En 1780/81 konstruitis en la orienta parto de Angla ĝardeno kaj supre de la oranĝejo fare de Tekasteleto (iama kapelo).

Entombiginsulo en la Parka lageto redakti

 
Entombiginsulo kun la t.n. Princa kolono kaj la tomboj de la dukaj familianoj, 1840

Specialaĵo de la gotaa Angla ĝardeno estas Begräbnisinsel (entombiga insulo) en la Granda parklageto. Ĝi funkciis inter 1779 kaj 1848 por anoj de la dinastio de Saksio-Gotha-Altenburg. Ĝi aranĝitis imitante la estetikon de la Popla insulo en la kastelparko de Ermonville/Oise, Franclando. Entombigitis tie ĉi en 1779 la princoj Ludoviko (li mortis en 1777) kaj Ernesto (morto en 1779) en subtera kripto farita fare de Carl Christoph Besser. Duko Ernesto la 2-a starigis supren - jam ne ekzistantan - granitan kolonon kun urno marmora kaj soklon[1] faritan fare de la skulptisto Friedrich Wilhelm Eugen Döll. Tekstis sur metala tabulo latinlingve Qies Ernesti et Ludovici carissimorum E.D.S.G. et Charlottae filiorum MDCCLXXIX[2] (kvietejo por Ernesto kaj Ludoviko, la amataj filoj de duko Ernesto kaj de Charlotte, 1779). Por pligrandigi la funebran karakteron de la insulo planitis sur ĝi salikoj, pendaj betuloj, abioj kaj cipresoj. En 1804 la framasono Ernesto la 2-a entombigitis sen tomboŝtono tie. Lia filo kaj posteulo Augusto entombigitis en 1822 en propra kripto, en kiun en 1848 metitis ankaŭ edzino lia Karoline Amalie. La filo Frederiko la 4-a entombigitis laŭ katolikisma rito kaj kuŝigis lin oni en la sama kripto kie estis liaj fratoj Ludoviko kaj Ernesto. Laŭ volego eksplicita de la dukaj familianoj ne estu iaj kromaj memorŝtonoj tie (escepte de la tabulo funebra por la du princoj), sed sufiĉu simplaj floraj ovalaĵoj. Ĉar ili jam de jardekoj ne plu ekzistas ne eblas hodiaŭ ekkoni la entombiglokojn. La sablostona sfinkso de la skulptisto Friedrich Wilhelm Eugen Döll (kiu iam estis ĉe Cigna lageto malantaŭ la ejo de la gotaa framasona loĝio) staras surinsule nur ekde 1948 ne havante ian rektan rilaton al la framasoneco de Ernesto la 2-a.

 
Tombo por princo Maŭrico Francisko Georgo de Teck, sur la entombiginsulo

La ĝis nun lasta entombigo okazis en 1910; temis pri Maŭrico Francisko Georgo de Teck, la pranepo de reĝino Viktoria (Britio) kiu mortis en la aĝo de ne tute ses monatoj. La tombo estas en malbona stato.

Tannengarten redakti

 
Nootka-cipresoj malveraj ĉe la enirejo al Tannengarten sude de la Duka muzeo

Sude de la Duka muzeo aranĝitis inter 1869 kaj 1882 sur la teritorio de la iama kuireja ĝardeno Tannengarten (abia ĝardeno).[3] La novajn planoj de la 1,2 hektarojn granda areo faritis fare de la ĉefĝardenisto Carl Theobald Eulefeld. Li proponis simetrian en la direkto de la muzeo orientitan promenejon. Ĝi, disde larĝa liberaera ŝtuparo ĉe la suda teraso muzea, separu la ĝardenon en du partojn kaj konduku onin en la sudan parton de la Angla ĝardeno kun la Granda parklageto. La elkondkantajn vojojn Eulefeld aranĝis per du grandaj maŝoj kaj du malpli grandaj maŝoj en rilato al la ĉefa pado. Ĉefe dum printempo 1872 plantiis ĉ. 170 pingloarboj sur la kvar parcelegoj el pli ol 40 specoj devenantan el la tuta mondo. La dendrologia kolekto de Tannengarten, kiu ankoraŭ je la fino de la 19-a. Hodiaŭ plej imponas du grandaj Nootka-cipresoj malveraj ĉe al suda finiĝo de la promenejo.

Rosengarten redakti

 
Vido tra Rosengarten al Friedenstein-Kastelo en 1956; antaŭe la nuda soklo de la 95-monumento
 
La sama vido kun la ĝis 2011 ekzistanta monumento kontraŭnaziisma; foto el 2005

Inter du kurbaj ramploj kondukantaj disde Parkallee-strato al la suda antaŭplaco de Kastelo Friedenstein kaj ĉirkaŭantaj la Rozan ĝardenon, troviĝis iam hipodromo ovala kiun uzis kaj nobeloj kaj nenobeloj. En 1927 inaŭguritis tie la monumento 95er-Denkmal en honoroj de soldatoj de la 6-a Turingia infanteriregimento nr. 95, kiuj mortis dum la Unua mondmilito. [4] Inter 1930 kaj 1932 aranĝitis ĉirkaŭmonumente la t.n. Roza ĝardeno kun multaj bedoj kaj kaj lignoj. Larĝa meza akso kondukis disde Parkallee-strato tien ĉi. Tamen restis la iama rajdovojo kaj eĉ hodiaŭ la vojo ĉirkaŭe estas ankoraŭ ovala. Dum GDR la plastikaĵo soldata forigitis en 1946 kaj en la 1960-aj jaroj ankaŭ la soklo. Anstataŭigis la tuton monumento honoranta la heroojn de la kontraŭfaŝisma rezistado en formo de obtuza piramido kun fajropelvo. Ĝi forigitis en junio 2011.[5] Nuntempe la Roza ĝardeno estas rozĝardeno nur laŭnome; ĝi estu estonte okazigejo.

Monumentoj kaj memorŝtonoj redakti

 
Wehmeyer-monumento, 2011
  • Blumenbach-monumento de 1878: por la antropologo Johann Friedrich Blumenbach
  • Frankenberg-monumento: por la ŝtata konsilisto kaj ministro Sylvius von Frankenberg
  • Geutebrück-monumento de 1817: por la arkiva sekretario August Geutebrück
  • Koppe-kolono de 1791: la generalsuperintendanto Johann Benjamin Koppe
  • Kriegerdenkmal de 1991: memortabulo por la falintaj soldatoj de la menciita regimento nr. 95, je kies honoro jam monumento ekzistis ĝis 1945.
  • Martira kolono: farite laŭ instigo de duko Aŭgusto kun diversaj martiraj sanktuloj (Marteno, Dionizo, Floriano, Georgo)
  • Petermann-monumento de 1909: por la geografo August Petermann
  • Sphinx: sur la entombiginsulo (ekde 1948)
  • Wehmeyer-monumento de 1813: por la ĝardenisto Christian Heinrich Wehmeyer
  • Kelkaj monumentoj ne plu ekzistas, nome: Diana-statuo, Antifa-monumento (kontraŭfaŝisma), Kriegerdenkmal FEA 3 (de 1916), Princa kolono de sur la entombiginsulo

Utiligado, prizorgado, trafiko redakti

La ĝardeno apartenante ekde 2004 al la supre menciita kastelara-ĝardenara fondaĵo servis unue al la duka familio kiel legomprovizejo, inertejo, fest-okazigejo kaj eĉ tombejo. En 1786 lia duka moŝto Ernesto la 2-a ordonis ke la ĝardenoj, en kazo de sia malĉeesto rezidejurba, estu malfermitaj ankaŭ al eminentaj lokuloj por povi promenadi. En 1827 duko Frederiko la 4-a (Saksio-Gotha-Altenburg) permesis tiajn privilegiojn ankaŭ al normalaj gotaanoj, dum la unua tempo almenaŭ ĉiun vendredon. En niaj tagoj la parko nombriĝas inter la plej ŝatataj ripozumejoj gotaaj estantaj je distanco mallonga. Flegas la tutan areon la fondaĵa parkadministrado. La Granda parklageto ludonitis al fiŝhokista inĝeniero enhavante regionajn fiŝojn kaj bongustajn krabojn. Disde okcidento al oriento kondukas la t.n. Parkallee (Parka aleo) trans la parkon. Tiu ĉi ege okupita strato estas ligo inter la uesta urbo kaj la eosta ringostrato ĉe la historia urbokerno, nome Friedrich-strato. De Parkaleo kondukas du kurbiĝantaj ramploj ĉirkaŭantaj la Rozan ĝardenon ĝis la parkejo ĉe la suda enirejo de Friedenstein-kastelo. Tra kaj trans la parkon estis multaj vojetoj kaj padoj je libera dispono, ĉefe disde nordo al sudo. Kelkaj el ili portas nomojn de elstarulojn rilatajn al Gotao. En la okcidenta parto oni havas tiel Kurd-Laßwitz-Weg, en la orienta parto Elsa-Brändström-Weg, August-Petermann-Weg, Landgraf-Balthasar-Weg, Mendelssohn-Weg; sude ekzistis komence nur la supre menciita Zona pado (belt-walk) ĉelagete dume ĉiuj aliaj vojoj faritis nur poste unu post la alia. Dum la 19a jarcento ekzistis sur la Granda parklageto pramboat-servo por atingeblu la tomboj de sur la Entombiginsulo. En la 20a jarcento estis publika boatludono kiu praktikitis ĝis la 1980aj jaroj. Ĝis la mezo de la 1990aj jaroj oni rajtis tie patinadi. Gi ne plu eblas ĉar en la malfrua aŭtunotempo oni ĉiujare elfluigas la akvojn.

Literaturo redakti

  • Elisabeth Dobritzsch (red.): Im Reich der Göttin Freiheit. Gothas fürstliche Gärten in 5 Jahrhunderten (= Gothaisches Museums-Jahrbuch. 11, 2008). Hain, Weimar 2007, ISBN 978-3-89807-106-2.
  • Michael Niedermeier: Vorhöfe, Tempel und Heiligstes. Der Herzoglich Englische Garten – Entstehung und Bedeutung. En: Werner Greiling (eld.): Ernst II. von Sachsen-Gotha-Altenburg. Ein Herrscher im Zeitalter der Aufklärung (= Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen. Kleine Reihe. Bd. 15). Böhlau, Köln 2005, ISBN 3-412-19905-2, p. 185–199.
  • Rainer Samietz, Frieder Gröger (red.): Der Gothaer Park. Seine Geschichte und Natur. Museum der Natur Gotha, Gotha 1993.
  • Richard Waitz: Der herzogliche Park zu Gotha von seiner Entstehung bis auf die jetzige Zeit. Stollberg, Gotha 1849, surrete.
  • Matthias Wenzel: Gothaer Denkmäler und Gedenksteine. Sutton, Erfurt 2004, ISBN 3-89702-742-9.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schlosspark Gotha en la germana Vikipedio.

Notoj redakti

  1. August Beck, Ernst der Zweite, Herzog zu Sachsen-Gotha und Altenburg, als Pfleger und Beschützer der Wissenschaft und Kunst, Gotha 1854, p. 226
  2. Richard Waitz, Der herzogliche Park zu Gotha von seiner Entstehung bis auf die jetzige Zeit, Gotha 1849, p. 9
  3. Jens Scheffler: Die Anlagen am Neuen Museum (Tannengarten), en: Im Reich der Göttin Freiheit. Gothas fürstliche Gärten in fünf Jahrhunderten, Gotha 2007, p. 189ss.
  4. Matthias Wenzel, Gothaer Denkmäler und Gedenksteine, Erfurt 2004, p. 86
  5. Peter Arlt: Von Weisheit keine Spur. In Gotha soll ein Antifaschismus-Denkmal entsorgt werden, en: Neues Deutschland, 8.6.2011

Eksteraj ligiloj redakti