La Kataluna vojo (katalune Via Catalana) estas evento kiu okazis la 11-an de septembro 2013 en Katalunio. Ĝi estas homa ĉeno de pli ol 400 kilometroj tra kataluna teritorio, ekde La Jonquera (nordo) ĝis Alcanar (sudo). La homa ĉeno estas proponita de la Kataluna Nacia Asembleo (ANC) por promocii la sendependecon de Katalunio. La vojo iris laŭ la antikva Aŭgusta Vojo. Laŭ Carme Forcadell, prezidanto de la ANC, ĝi estas "simbolo de la unueco de la kataluna popolo por akiri la nacian suverenecon."

Kataluna vojo (sekcio 235) en strato Via Augusta, Taragono

Historiaj precedencoj redakti

La 23-an de aŭgusto 1989, pli ol miliono da civitanoj de Estonio, Litovio kaj Latvio faris la Baltian Vojon, kiu estis homa ĉeno tra la ĉefurboj de tiuj tri landoj por peti la sendependecon de la baltaj landoj. Ili akiris sian sendependencon la 21-an de aŭgusto 1991.

Irado redakti

 
Irado

La homa ĉeno, trans la Aŭgusta Vojo, trairis 86 municipojn (de nordo al sudo): El Pertús, la Jonquera, Pont de Molins, Figueres, Santa Llogaia d'Àlguema, Bàscara, Orriols, Sarrià de Ter, Sant Julià de Ramis, Ĝirono, Fornells de la Selva, Riudellots de la Selva, Tordera, Pineda de Mar, Calella, Sant Pol de Mar, Canet de Mar, Arenys de Mar, Caldes d'Estrac, Sant Andreu de Llavaneres, Mataró, Vilassar de Mar, Premià de Mar, El Masnou, Montgat, Badalona, Sant Adrià de Besòs, Barcelono, l'Hospitalet de Llobregat, Esplugues de Llobregat, Sant Just Desvern, Sant Feliu de Llobregat, Molins de Rei, Sant Vicenç dels Horts, Cervelló, Vallirana, Ordal, Cantallops, Sant Cugat Sesgarrigues, Olèrdola, Vilafranca del Penedès, Santa Margarida i els Monjos, la Ràpita, l'Arboç, Castellet i la Gornal, Bellvei, el Vendrell, Roda de Berà, Creixell, Clarà, Torredembarra, Altafulla, Taragono, Reus, Riudoms, Montbrió del Camp, Mont-roig del Camp, l'Hospitalet de l'Infant, l'Ametlla de Mar, El Perelló, l'Ampolla, Camarles, l'Aldea, Amposta, Sant Carles de la Ràpita, Alcanar kaj Vinaròs.

En Barcelono ĝi trairis ĉefajn stratojn, kiel la Avenuon Diagonal, la Placon de Sankta Jakobo kaj la Eixample.

Eksteraj ligiloj redakti