Katedralo Senmakula Koncipiĝo (Tyler)

La Katedralo de Senmakula Koncipiĝo (angle: Cathedral of the Immaculate Conception, hispane: Catedral de la Inmaculada Concepción) estas romkatolika episkopkirko en Tyler (Teksaso). Ĝi stariĝis en 1934 laŭ hispana koloniisma stilo, konsekriĝo estis en marto 1935. De 1986 ĝi estas episkopsidejo de tiam freŝe estiĝinta episkopujo. Episkopis tie ĉi inter 2012 kaj 2023 la populara konservativulo kaj bona predikisto Joseph Edward Strickland.

Katedralo Senmakula Koncipiĝo
katolika katedralo [+]
Koordinatoj32° 20′ 46″ N, 95° 18′ 4″ U (mapo)32.3461-95.301Koordinatoj: 32° 20′ 46″ N, 95° 18′ 4″ U (mapo)

Estiĝo1935

Katedralo Senmakula Koncipiĝo (Teksaso)
Katedralo Senmakula Koncipiĝo (Teksaso)
DEC
Katedralo Senmakula Koncipiĝo
Katedralo Senmakula Koncipiĝo
Lokigo de Teksaso en Usono

Map
Katedralo Senmakula Koncipiĝo

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of the Immaculate Conception (Tyler, Texas) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

Kiam pro daŭra kresko de la katolika enloĝantaro simpla ligna konstruaĵo antaŭula de 1878 ne plu sufiĉis, oni faris kelkajn domblokojn pli sude novan ejon ĉe nun grava kruciĝo inter la stratoj South Broadway Avenue kaj West Front Street.

En la kadro de la datreveno 100-a paroĥfondiĝo en la 1978-a jaro la interno ŝanĝiĝis taŭgigota al la de Romo ordonitaj liturgi-reformoj de post la Dua Vatikana koncilio. De tiam datumas nove kreita arkaro ripetanta la tipan rondajn arkojn kaj de la fasado kaj de la vitraloj.

Solena promociiĝo je episkopa sidejo eblis post kiam en la 12-a de decembro 1986 la nova Episkoplando Tyler estis kreita el partoj de la diocezoj de Beaumont, Dallas kaj Galveston-Houston. La katedraleco venis en 1987 kaj en la 21.11.1989 ĝi fariĝis historia urba protektotaĵo (Tyler Historic Landmark).

 
katedralo de Tyler

Literaturo redakti

  • Tyler Historical Preservation Board (eld.): Tyler Landmarks, novembro 2008

Eksteraj ligiloj redakti