Katedralo de Triunuanoj (Bratislavo)
Katedralo de trinitatanoj, pli ofociale Trinitara katedralo de Johano el Matha kaj de Felikso Valois estas romkatolika katedralo en Slovakio, en la ĉefurbo Bratislavo, en la malnova urbocentro.
Katedralo de trinitatanoj | |
---|---|
Katedralo de trinitatanoj en Bratislavo
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Slovakio |
Municipo | Bratislavo |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika |
Dato de konsekro | 1727 |
Statuso | katedralo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Ordeno de trinitatanoj konstruis novan preĝejon inter 1717-1725 (en tiu loko estis pli frue preĝejo ĝis 1529). Ĝi imitis preĝejon en Vieno. Ekde 2003 la preĝejo iĝis katedralo de la trinitatano.
Konstruaĵo redakti
La navo estas ovala, kiu finiĝas en kupolo. La freskoj pretiĝis inter 1736-1740. La impona altara bildo el 1745 prezentas sanktulojn Johano el Matha kaj Felikso Valois, kiam ili liberigas la kaptitojn de la turkoj. Apude oni vidas skulptaĵojn pri Sankta Agnesa kaj Sankta Katerino. La flanka altaro el 1736 estis dediĉita al Dipatrino.
Fontoj redakti
- Angla kaj hungara Vikipedioj