Katedralo de Zagrebo

La Katedralo de Zagrebo (kroate: Katedrala Svetog Stjepana) estas ne nur la plej granda konstruaĵo en Zagrebo sed verŝajne ankaŭ la plej konata[laŭ kiu?]. Ĝi dominas la urbokvartalon Kaptol kaj estas sub la patroneco de la Ĉielenpreno de Maria. Iam ĝi estis konsekrita ankaŭ por la hungaraj reĝoj Stefano kaj Ladislao. Pro tio la zagrebanoj nomas tiun ĉi kirkon ankaŭ "Stefano-katedralo".

Katedralo de Zagrebo
katolika katedralo • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj45° 48′ 52″ N, 15° 58′ 47″ O (mapo)45.81444444444415.979722222222Koordinatoj: 45° 48′ 52″ N, 15° 58′ 47″ O (mapo)

Katedralo de Zagrebo (Kroatio)
Katedralo de Zagrebo (Kroatio)
DEC
Katedralo de Zagrebo
Katedralo de Zagrebo

Map
Katedralo de Zagrebo
Vikimedia Komunejo:  Zagreb Cathedral [+]
vdr
Katedralo de Zagrebo

Historio kaj priskribo redakti

La kirko ĉirkaŭatas de tri flankoj per konstruaĵoj kiuj memorigas onin je iama remparego. Nur la fronta fasado sur la Kaptol estas libere alirebla. La kirko mem konsistas el tri navoj kiuj konstruitis en pluraj etapoj inter la jarcentoj 13-a kaj 17-a, kaj renovitis plurfoje. La du horloĝturoj estas nur de la fino de la 19-a jarcento. Militoj, incendioj kaj tertermoj faris ke en la kuro de la tempo multaj eroj devis esti restaŭrataj parte aŭ komplete.

El la 9-a jarcento redakti

Antaŭ la enirejo trovis arkeologoj vazojn kaj orelbuklojn, kiuj datumas verŝajne el la jarcentoj 10-a, 11-a kaj 12-a. Sub la katedralo trovitis malgranda kapitelo el la 9-a aŭ la 10-a jarcento. La elfositaĵoj dokumentas ke la preĝeĵhistorio estas eĉ pli longa ol la historio de la episkopujo de Zagrebo.

La plej malnova kroniko urba raportas ke reĝo Ladislao fondis en la jaro 1094 la episkoplandon. Tiam sur Kaptol fonditis la katedralo. La unua episkopo nomiĝis Duh, benediktano el Bratislavo. Li alportis kelkajn altvalorajn librojn de hejme, i.a. la t.n. Radon-biblion, kiu konservatas hodiaŭ en la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. Ĝi verkitis ĉirkaŭ la jaro 800 en Franclando en lingvo karolida lingvo. Aldonitis kelkaj teksteroj en idiomo miksita el la lingvoj praslava, ĉeĥa kaj kroata. Sekve temas verŝajne pri la plej malnova libro en kroata lingvo kie uzatas la latina alfabeto.

 
Interno orienten

Romanikaĵoj kaj gotikaĵoj redakti

Sub la nuntempa kirko oni trovis ankaŭ la fundamentojn de certa antaŭtatara preĝejo. Ĝi konsekritis en la jaro 1217. Tiu kirko verŝajne jam estis trinava detruote baldaŭ poste (1242) far la Tataroj. En la dua duono de la 13-a jarcento la Kaptol-anoj sub la episkopo Timoteo (1263-1287) konstruis gotikan preĝejon kiu nuntempe estas la kerno de la konstruaĵo kirka. En la 14-a kaj la 15-a jarcentoj la katedralo fariĝis hala kirko. La flankaj navoj kun gotikaj volbaĵoj estas samaltaj kiom la ĉefa. Du brulegoj en 1624 kaj 1645 detruis la kirkon multe. Poste oni konstruis laŭ la planoj de ĉefarkitekto Johann Alberthal masivan kvinetaĝan sonoriloturon kiu servis ankaŭ kiel gvatturo kaj defendoturo. Ĝis la tertremo de 1880 ĝi estis la urbosimbolo oficiala.

Elementoj novgotikaj redakti

La menciita tertremo skuis la katedralon ege; parto de la volbaĵoj terenfalis kaj enture videblis pluraj fendoj. Ĉirkaŭ du jardekojn pli poste la katedralo novkonstruitis laŭ la stilo de novgotiko. La dezajnoj estis de la vienaj arkitektoj Friedrich von Schmidt kaj Hermann Bollé. Ĝis 1901 la du sveltaj ogivaj turoj aldonitis. Ili estiĝis baldaŭ la novaj simboloj de la urbo. El tiu tempo de la lasta alikonstruado estas ankaŭ la statuoj ĉefasada kaj la reliefo de Sankta Triunuo, verko de la kroata skulptisto Robert Frangeš-Mihanović.

Ambono, bustaro kaj orgeno redakti

En la interno de la katedralo okulfrapas la baroka ambono el bunta marmoro, verko de la slovena majstro Mihovil Kusa (de 1696). Subtenas ĝin anĝelo el blanka marmoro. La ĉefaltaro estas novgotika, la baldakeno supre faritis eĉ rekte surloke. Ĉe la apsidovando sidas la fideluloj sur gotika benkaro, kiuj estas de la tempo inter 1466 kaj 1499; antaŭ ĝi sur novgotikaj benkoj, en la flankaj navoj sur benkoj kun skulptaĵoj belaj kaj marketroj. Ĝuste tie troviĝas ankaŭ serio da bustoj de eminentuloj el la historio de Kroatio. La bustoj montras i.a. la sinjorojn Petar Zrinski kaj Fran Krsto Frankopan. La du nobeloj taksatas en Kroatio martiroj. Ili provas organizi ribelojn kontraŭ la Habsburgoj, sed arestitis en 1691 en Wiener Neustadt kaj samloke ekzekutitis. La granda orgeno estas de 1885. Fakuloj laŭdas ĝian belsonecon. Sonece grandestimatas ankaŭ la sonoriloj. Ĉe la norda flanko de la katedralo estas la sakristio. Ĉe ĝiaj volbaĵoj kaj muroj videblas freskoj el la 13-a kaj la 14-a jarcentoj. Sur la altaro videblas malfrugotika triptiko kun Krucumo-scenoj kiuj povus esti de Albrecht Dürer.

Trezorejo kaj palaco redakti

Super la sakristio en la unua etaĝo troviĝas la trezorejo kun altvaloraĵoj de ekde la 11-a jarcento. La kolektoj komenciĝis jam en la 12-a jarcento, la vitrinoj hodiaŭaj fariatis en 1870 en Lepoglava. Ĉirkaŭfortikaĵo faritis inter 1510-1521 por protekti sin kontraŭ la Turkoj. De tiam estas du grandaj turoj.

Sude de la katedralo troviĝas la Episkopa palaco farita ĝis 1748. En ties suda alo troviĝas eta Stefano-kapelo.

Eksteraj ligiloj redakti