Katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri

Katedralo de la Sanktaj Martiroj (armene: Սրբոց Նահատակաց եկեղեցի), en Gjumri, Armenio, estas la katedralo de la Ordinariato por Armenio, Kartvelio, Rusio kaj Orienta Eŭropo de la Armena Katolika Eklezio. Ĝi situas sur la Avenuo de la Venko, apud la Muzeo de Nacia Arkitekturo Dzitoghcjan. Konstruado komenciĝis en decembro 2010 kaj estis kompletigita en 2015. La katedralo estis origine nomita "Sankta Kruco", sed ŝanĝiĝis al "Sanktaj Martiroj" honore al la kanonigitaj martiroj de la Armena Genocido.

Katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri
katedralo [+]
Koordinatoj40° 46′ 54″ N, 43° 50′ 44″ O (mapo)40.78175833333343.845436111111Koordinatoj: 40° 46′ 54″ N, 43° 50′ 44″ O (mapo)

Estiĝo2015

Katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri (Armenio)
Katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri (Armenio)
DEC
Katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri
Katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri

Map
Katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of the Holy Martyrs, Gyumri [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Katedralo de la Sanktaj Martiroj estas pastiĉo de formoj derivitaj el mezepoka armena arkitekturo, precipe Zvartnoc. Ĝi havas sonorilturon ĉe la enirejo. La arkitekto estas Hakob Ĝivanjan, dum la konstruinĝeniero estas Hakob Baghdasarjan. La ornamaj skulptaĵoj estas verkitaj de Razmik Ajvazjan.

La 24an de septembro 2015, la katedralo estis konsekrita de Krikor Bedros la 2-a Gabrojan, Katolikoso-Patriarko de la Katolika Armena Eklezio, kaj Leonardo Sandri, Prefekto de la Kongregacio por la Orientaj Eklezioj. La ceremonio okazis kiel memorfesto de la centjariĝo de la armena genocido. La katedralo nomiĝas "Sanktaj Martiroj" en memoro de viktimoj de la Armena Genocido (en 2015 la Armena Apostola Eklezio kanonigis ilin kiel martirojn).