Katherine Mansfield
novzelanda verkistino
Katherine MANSFIELD, aŭ origine: Kathleen Mansfield BEAUCHAMP (* la 14-an de oktobro 1888, † la 9-an de januaro 1923) estis angla modernisma verkistino.
Katherine Mansfield | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Katherine Mansfield | ||
Naskonomo | Kathleen Mansfield Beauchamp | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1888 en Velingtono | |
Morto | 9-an de januaro 1923 (34-jaraĝa) en Avono | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | tuberkulozo vd | |
Tombo | Avon Cemetery vd | |
Lingvoj | kataluna • angla vd | |
Ŝtataneco | Nov-Zelando vd | |
Alma mater | Wellington Girls' College • Queen's College London vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Harold Beauchamp vd | |
Patrino | Annie Burnell Beauchamp vd | |
Gefratoj | Charlotte Mary Pickthall vd | |
Edz(in)o | John Middleton Murry vd | |
Amkunulo | Beatrice Hastings • George Charles Bowden vd | |
Parencoj | Elizabeth von Arnim vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Katherine Mansfield vd | |
Okupo | verkisto • taglibristo • poeto • prozisto vd | |
Aktiva dum | 1911– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Naskiĝinte en Wellington, Novzelando ŝi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Anglio. Ŝia vivo estis plena de sortobatoj: Sian unuan edzon ŝi post tre mallonga tempo forlasis; graveda ŝi vojaĝis al Germanio, kie ŝi naskis mortan bebon. Reveninte al Londono ŝi konatiĝis kun la verkisto John Middleton MURRY, kiu en la jaro 1918 fariĝis ŝia dua edzo. Pro tuberkulozo ŝi pasigis longan tempon en diversaj sanatorioj en Svislando kaj Francio. Ŝi mortis en 1923 en Fontainebleau, Francio.
Listo de verkoj redakti
- In a German Pension (rakontoj, 1911)
- Prelude (rakontoj, 1918)
- Bliss (rakontoj, 1920)
- The Garden Party and Other Stories (rakontoj, 1922)
- The Dove's Nest (rakontoj, 1923)
- Poems (poemoj, 1923)
- Something childish (rakontoj, eld. 1924)
- Journal of K. M. (taglibro, eld. 1927)
- The Letters of K. M. (leteroj, eld. 1928)
- The Aloe (rakontoj, eld. 1930)
En Esperanto aperis redakti
- La ĝarden-festo / el la angla trad. Ellen Lymburn. - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1985. - 22 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 5)
- La ĝardenfesto ; Ĉe la golfo ; La pupa dometo / el la angla trad. Ellen Lymburn... - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1988. - 38 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 7)