Kaverno El Valle

kaverno en Hispanio

La Kaverno El Valle (hispane Cueva del Valle) estas kaverno en la municipo Rasines, en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi havas entute pli ol 60 km da galerioj kaj tial ĝi estas populara loko por speleologio. En ĝi oni trovis diversajn objektojn de prahistorio.

Enirejo de la kaverno.

Ties enirejo estas vasta kaj en ties ĉirkaŭareo estas plena je plantoj. De ĝi fluas la rivero Silencio (silenta rivero), kies akvo fluas en la riveron Asón.

Prahistoriaj restaĵoj redakti

En la kaverno ne estas prahomaj pentraĵoj, sed en 1905 Lorenzo Sierra malkovris grandan aron de objektoj de diversaj prahomaj epokoj: Azilia kulturo (harpunoj kaj raspiloj, interalie) kaj malfrua Magdalenio (harpunoj kaj aliaj iloj el osto). Oni ankaŭ trovis grifelojn kaj raspilojn el siliko.

En la kaverno oni ankaŭ trovis gravuritan bastonon, sed tiu originala objekto perdiĝis kaj nun restas nur kopio el gipso en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio. Oni trovis ankoraŭ alian bastonon (tamen ne tiel valoran pro manko de ornamaj detaloj), kiu estas nun parto de kolekto de la Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio.

Eksteraj ligiloj redakti