Kazimieras Černis

Litova astronomo

Kazimieras Černis (naskiĝis la 11-an de novembro 1958 en Vilno) estas litova astronomo kaj astrofizikisto, aktiva membro de la Internacia Astronomia Unio.

Kazimieras Černis
Persona informo
NomoKazimieras Černis
Dato de naskiĝo11-a de novembro 1958
NaskiĝlokoVilno
Aĝo65
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj astrofizikisto
Geografio
ŜtatoLitovio
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis diplomigita de la Universitato Vilno. De 1981 ĝis 1990, li laboras ĉe la Instituto de Fiziko de la Litovia Akademio de Sciencoj. De 1996, li estas esploristo ĉe la Instituto de Teoria Fiziko kaj Astronomio de la Universitato Vilno. Liaj esploroj temas pri la fotometrio de la steloj, la strukturo de la Lakta Vojo kaj de la sunsistemo, asteroidoj kaj kometoj kaj li estas estro de projeko de programo pri serĉo de asteroidoj ĉe la Observatorio de Molėtai.

Malkovroj redakti

Abunda malkovrinto de asteroidoj kaj kometoj, li ĝis nun malkovris aŭ kunmalkovris, laŭ Minor Planet Center, 118 numerotitajn asteroidojn inter 2001 kaj 2012, plurajn kun aliaj astronomoj el kiuj Edvardas Černis, Ilgmārs Eglītis, Vygandas Laugalys, Justas Zdanavičius kaj Kazimieras Zdanavičius.[1]

Notindaj malkovroj estas la transneptuna objekto 420356 Praamzius, kandidata nanplanedo,[2] kaj la centaŭro 330836 Orios ; li ankaŭ malkovris 25 kometojn.

Li publikigis artikolojn pri la fotometrio de la steloj, kaj faris esplorojn pri la interstela sorbo en direkto mala al la galaksia centro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kazimieras Černis en la franca Vikipedio.