La Kemeler Heide [HAJde] (= erikejo de Kemel) en la mezmontaro Taunus estas historia pejzaĝo en la okcidenta parto de Taunus. Ĝi estas parto de la plej granda kunligita arbara regiono en germana federacia lando Heslando.

Kemeler Rücken (Kemeler Heide) kun monto „Mappershainer Kopf“ (meze), antaŭ tio Langschied

Arbaro kovras pli ol 60 % de la tuta areo de la Kemeler Heide. Ĝis la 19a jarcento la pejzaĝo estis ĉefe erikejo kaj poste oni plantis arbojn.[1] La Kemeler Heide situas inter 500 kaj 550 m super marnivelo kaj atingas sian plej grandan altecon pro la du montoj Mappershainer Kopf (alteco 548 m) kaj Grauen Kopf (alteco 543,4 m)[2].

La ĉefaj lokoj rande de la Kemelder Heide estas Heidenrod-Kemel (sudo), Holzhausen an der Haide (nordokcidento), Nastätten (okcidento) kaj Laufenselden (nordoriento).

Referencoj redakti

  1. Stolz, C., Böhnke, S., Grunert, J. (2012): Reconstructing 2500 years of land use history on the Kemel Heath (Kemeler Heide), southern Rhenish Massif, Germany. - E&G Quaternary Science Journal 61 (2): 173-187. PDF-Datei 3 MB Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Topografische Karte 1:25.000