Kial la koko transiris la straton

Kial la koko transiris la straton? estas fama ŝerca demando, origine el la angla lingvo. La baza respondo estas por atingi la alian flankon. Per sia simpleco ĝi estas specimeno de kontraŭhumurohumura parodio de aliaj multe pli kompleksaj demandoj – ĉar la aŭskultanto surpriziĝas kiam la ŝajne interesa demando ricevas banalan respondon. Unuafoje ĝi aperis en la jaro 1847 en novjorka monatgazeto The Knickerbocker[1] kaj ĝi jam estis populara en 1892, kiam variaĵo de ĝi aperis en alia monatgazeto Potter's American Monthly.[2]

Kial la koko transiris la straton?

Ŝercaj respondoj redakti

La demando Kial la koko transiris la straton? fariĝis tipa ĝenerala demando, al kiu ĉiu scias doni respondon. La leganto amuziĝas je la varieco de eblaj respondoj kaj oni listigas tiajn respondojn (plejparte artefaritajn) kune kun nomoj de famaj personoj aŭ organizoj por tiel aludi konatajn stereotipojn pri iliaj vidpunktoj.

En Esperanto aperis listo de tiaj ŝercaj demandoj en Litova Stelo 2004:2, sed jam pli frue aperigis tian liston ankaŭ la revuo Eventoj 1996-12, kiu al ĝenerale famaj homoj aldonis ankaŭ fikciajn respondojn de konataj esperantistoj (tiujn demandojn kompilis Aŝis Bhattachareya, Ziko M. Sikosek, Ulrich Matthias k.a.). Laste en 2013 la reta bulteno Libera Folio republikigis blogaĵon de Ĵeromo Vaŝe kun respondoj kiuj parodias specifaĵojn de konataj institucioj de la Esperanto-movado.[3]

Kelkaj ekzemplaj respondoj (en vortumo laŭ la supre listigitaj fontoj):

Referencoj redakti

  1. The Knickerbocker, or The New York Monthly, March 1847, p. 283.
  2. Potter's American Monthly (1892), p. 319.
  3. Koko transiris straton. Sed kial?

Eksteraj ligiloj redakti