Kinarto kaj ni estas 40-minuta vidbendo eldonita de LF-koop en 1991. Ĝi konsistas el ses specimenoj de longaj filmoj (1939-1989) kie oni uzas Esperanton. Foje temas pri rekvizito en usonaj filmoj: Idiot's Delight kun Clark Gable kaj Norma Shearer, La granda diktatoro de Charlie Chaplin. Foje temas pri dublita klasikaĵo el la hungara kino: En Eŭropo ie, Mefisto. Foje temas pri originalaj Esperanto-filmoj, produktitaj en Francio: Angoroj de Lorjak, Babel' de Yvon Davis.

La filmon akompanas diskrete historiografia komentario de Giorgio Silfer. Voĉoj de Perla Martinelli, Nikolin' kaj Giorgio Silfer.

Kinarto kaj Esperanto redakti

Esperanto havis sian “oran momenton” en kinarta teorio kiam Vachel Lindsay nomis “kinarta esperanto” la intertekstajn rilatojn de silentaj filmoj en la unua usona libro pri filma teorio (1915)[1].

Referencoj redakti

  1. (eo) Alessandra Madella, Kina teorio kaj esperanto en debatoj ekde la 50aj jaroj, en: Scienca Kafejo en 2021, Universala Esperanto-Asocio.

Vidu ankaŭ redakti