King's RoadKings Road (kaj foje the King's Road (la ŝoseo de la reĝo), speciale kiam ĝi estis fakte la privata ŝoseo de la reĝo ĝis 1830, aŭ kiel konversacia termino por la lokanoj de mez/supra klaso de Londono), estas grava strato etenda tra Chelsea kaj Fulham, ambaŭ en okcidenta Londono, Britio. Ĝi estas asocia kun la modo de la 1960-aj jaroj kaj kun ties figuroj kiel Mary Quant kaj Vivienne Westwood. La faŝisma movado de Oswald Mosley havis sidejon ĉe tiu strato en la 1930-aj jaroj.[1]

King's Road

Kelkaj dooj datas el la komenco de la 18-a jarcento. Tie loĝis kin-reĝisoro Carol Reed, la komponisto de "Rule, Britannia!" nome Thomas Arne, aktorino Ellen Terry, aktoro Peter Ustinov, fotistino Christina Broom, kaj aliaj gravuloj. Dum la epokoj de hipioj kaj punko la areo estis centro por kontraŭkulturo, sed ekde tiam ĝi estis altniveligita.

Notoj redakti

  1. Mosley, Sir Oswald. My Life, Thomson Nelson & Sons Ltd., 1970

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 51° 29′ 15″ Nordo 0° 10′ 08″ Okcidento / 51.48737 °N, 0.168874 °U / 51.48737; -0.168874 (mapo)