Kisláng
Kisláng [kiŝlAng] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Enying. La loknomo estas hungare: flameto.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Historio redakti
Post la turka erao familio Zichy (ziĉi) havis sendomajn bienojn tie. Komence de la 20-a jarcento oni formis regulajn parcelojn por domoj. La vilaĝo fondiĝis en 1913. Dum la socialismo kolĥozo pri Paco formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, infankuracejo, dentokuracejo.
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo el la 1910-aj jaroj
- kalvinana preĝejo el la komenco de la 1900-aj jaroj
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj
- skulptaĵo pri Petőfi de 1949