Klári Erdei
hungara radioparolisto
Klári Erdei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdei Klári estis hungara radioparolisto, prezentisto. Ŝia origina nomo estis Kárpáthy-Erdei Klára Mercedesz.
Klári Erdei | |
---|---|
Klári Erdei | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kárpáthy-Erdei Klára Mercedesz |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1924 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de aprilo 2017 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | anoncisto |
Klári Erdei[1] naskiĝis la 18-an de septembro 1924 en Budapeŝto, ŝi mortis la 10-an de aprilo 2017 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Klári Erdei akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatroarto. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Kisfaludy en 1948, sed pro komenciĝanta ostoporozo ŝi elektis novan profesion en Hungara Radio. Ŝi estis radioparolisto pli ol 4 jardekojn, baldaŭ ŝi estis ankaŭ prezentisto kaj redaktoro. Ŝi emeritiĝis en 1979, tamen pli malofte ŝi estis aŭdebla en la radio.
Ŝiaj programoj (elekto) redakti
- 139–660
- Kettőtől–hatig
- Társkeresők klubja