Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kleriga Lundo estas tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi estis inaŭgurita en 2003, en la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo, Svedio, kaj okazis de tiam seninterrompe, inkluzive en la jaroj, kiam la UK devis esti nuligita pro la pandemio de KOVIM-19, en 2020 kaj en 2021. La Kleriga Lundo estas parto de la kleriga programo de la UK, kies celo estas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri la traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al atelieroj kaj metiejoj. Cetere la diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la programeron, povas gvidi ne nepre akademie agnoskitaj fakuloj, sed homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn, tiel ke speciala celo de tiu programero ankaŭ estas krei ligon inter esperantistoj per sciodivido kaj kunvivado.

Historio redakti

La historio[1] de la programero Kleriga Lundo ligiĝas al interesa anekdoto okazinta en 2003. La UK normale okazas dum ok tagoj, malfermiĝanta sabaton kaj fermiĝanta la alian sabaton, kaj ties Solena Inaŭguro tradicie okazas dimanĉon matene, ĉar la unua sabato estas kiel akcepto-tago. Tamen en la jaro 2003 la Estraro de UEA decidis okazigi la Solenan Inaŭguron ne dimanĉon, sed lundon. La decido venis pro la fakto, ke laŭ la Loka Kongresa Komitato diversaj svedoj, kiuj devus ricevi specialan diplomon dum la inaŭguro kaj kiuj ne vivis en Gotenburgo, sed en la ĉefurbo Stokholmo, plej verŝajne partoprenus dum labortago, anstataŭ dum ripoztago. En la Estraro ekestis do la problemo ĉu havus sencon komenci la kongresajn laborojn antaŭ la inaŭguro, kaj post pluraj interparoloj venis la ideo pri “kleriga dimanĉo”, nome serio da kunvenoj pri plej variaj temoj ne nepre ligitaj al Esperanto. La taskitoj organizi la kunvenojn estis Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin, mem tiamaj estraranoj (respektive "Landa Agado" kaj "1-a Vicprezidanto"), kiuj decidis, ke la kunvenoj ne havu la formon de prelegoj, sed ke temu pri partoprenigaj programeroj, gvidataj ne de la "kutimaj gravuloj" de la Esperanto-movado, sed de "normalaj kongresanoj". Pro tio, ke la afero estis granda novaĵo, la laboro en tiu jaro estis longa kaj ne tiom facila, sed la taskitoj sukcesis kunmeti dekkvinon da kunvenoj por la tiama "kleriga dimanĉo", po kvin en tri tempogrupoj, kiuj plenumu la celon doni al esperantistoj dividi spertojn kaj kunvivi. Kadre de la novaĵo ekz-e la itala blindulo Aldo Grassini, nun sufiĉe konata, sed tiam ne multe, klarigis, kion blindulo povas fari kaj kion ne, por respondi al la demando "kiel helpi blindulojn?". En antaŭaj jaroj la taskitoj rimarkis, ke tiu grupo, nome la blinduloj, kutime restis izolita, ĉar la vidantoj eĉ ne sciis kiel alparoli ilin, foje pro simplaj sindemandoj, ne ĉiam kundividitaj, ekz-e ĉu diri "ĝisrevido" aŭ "ĝisreaŭdo" ktp. Samcele la taskitoj klopodis enprogramigi prezentojn de malfortaj kaj aŭ ne tiel konataj fakaj asocioj. La programero estis tre vizitata kaj ne nur retrokuploj, sed la viva sperto ĝin okazigi montris, ke ĝi estis sufiĉe ŝatata: en Gotenburgo por kelkaj kunvenoj la organizantoj devis ŝanĝi lastmomente salonon pro pli da publiko ol atendite. La Estraro de UEA decidis daŭrigi la programon en la sekvaj jaroj, tamen movante ĝin de dimanĉo al lundo, de kio venis la bapto-nomo (kvankam ĝi efektive naskiĝis dimanĉon) "Kleriga Lundo", ĉar la Solena Inaŭguro restis en sia kutima dimanĉa tago. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin restis komisiitoj pri la programo ĝis 2016. De 2017 ekzorgis kiel komisiito Claude Nourmont.

Trajtoj redakti

La Kleriga Lundo estas parto de la kleriga programo de la UK. Kiel heredaĵo de la unua okazigo de la programero, ĝiaj ĉefaj trajtoj estas:

  1. ne nepre estu aŭ eĉ preferinde ne estu aŭtoritato aŭ gravulo, kiu ĉefrolu aŭ alparolu la publikon: tiuj normale havas aliajn diversajn okazojn en la UK por alparoli la kongresanojn, kaj unu el la celoj de la programero estas gastigi ĝeneralajn esperantistojn, kiuj povas kun la aliaj kongresanoj dividi sciojn kaj spertojn (kio ankaŭ donas al la programero la mision trejni esperantistojn, tiujn, kiuj proponas la subprogramerojn, en la praktiko prezenti kaj interagi kun la publiko);
  2. preferinde ne estu prelegoj aŭ nur alparoloj, sed okazu aktivigo de la ĉeestantaro per ateliero, metiejo aŭ ia interagado;
  3. preferinde okazu neniu aŭ kiel eble plej malmulte da aliaj programeroj aŭ ekskursoj paralele al la Kleriga Lundo, ĉar unu el la celoj de la iniciato, kaj de UEA, estas klerigi la membraron kaj instigi la kunvivadon;
  4. se la programero havas sufiĉe da kontribuoj, ili estas organizitaj laŭ tempogrupoj: ordinare oni celas, ke la programero havu 15 kontribuojn distribuitaj en tri tempogrupoj.

Ordinare respondecas pri la programero komisiito de la Estraro, subtenita de la Kongresa Fako de UEA. La komisiito zorgas pri la organizado de la programero dum la jaro kaj, kune kun la Kongresa Fako, pri la kontrolado de bonorda okazigo dum la kongresa lundo.

Okazigoj redakti

La okazigoj de la Kleriga Lundo (en 2003 Kleriga Dimanĉo) troviĝas en la kongresa programo registrita en ĉiu Kongresa Libro de la UK-oj ekde 2003. Aldone ekde 2015 la retejo de UEA ankaŭ registras la okazigojn en la rete alirebla programo de la UK-oj[2][3][4][5][6].

La kontribuoj al la Kleriga Lundo kutime inkluzivas: prezentojn de fakaj temoj aŭ de faka agado; trejnadon pri retaj rimedoj; lingvo-akiradon kaj praktikadon (ĉu fremdaj lingvoj, ĉu Esperanto); diskutigon pri sociaj, politikaj kaj strategiaj temoj; trejnadon pri kiel paroli al la publiko aŭ pri sonregistrado por radioj, podkastoj kaj voĉlegado; trejnadon pri sportoj kaj artoj; verkadon kaj tradukadon; ludojn; literaturon; kaj muzikaj atelieroj. Kiel ekzemplo, la Kleriga Lundo de la 100-a UK en Lillo, Francio, en 2015, havis la jenajn kontribuojn: 1) Eŭritmio, 2) Grundtvig-projektoj, 3) Kantateliero de Kajto, 4) Merkatiko, 5) Prozo en Esperanto, 6) Aikido, 7) E@I 10-jara, 8) Esperanta poezio en UK-oj, 9) Kiel pardonpeti en Esperantujo, 10) Ne trolu, trellu!, 11) Klerigaj ludoj en Kleriga Lundo, 12) Kunkreu elsendon por Muzaiko, 13) La arto publike paroli, 14) Memoroj pri la japana katastrofo en 2011 kaj 15) Tradukado en multlingvaj medioj.

MondaFest' 2020 redakti

Post anonco de la nuligo de la 105-a UK en 2020, UEA lanĉis kaj kunordigis la trimonatan reteventon Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020). MondaFest' gastigis retan version de la Kleriga Lundo, kiun konsistigis serio da klerigaj retaj programeroj aŭ eventoj tra la festivalo, inter ili la 1-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). Ĉar la kontribuoj ne nepre okazis en iu lundo, la tuto gajnis la nomon "Klerige". La unua grupo (A) okazis dum kiel programeroj de la 1-a VK: 1) Kvizo pri Monda Muziko, kun Françoise Noireau[7]; 2) Aikido kaj AkidEo, kun Mirejo Grosjean[8]; kaj 3) Edukado ĉe Interreto, kun Peter Baláž/E@I[9]. La dua grupo (B) okazis post la VK kiel memstaraj programeroj de MondaFest': 4) Fremdaj kaj geniaj objektoj, kun Sylvain Lelarge[10]; kaj 5) KER-ekzamenoj, kun Katalin Kovats[11]. La tria grupo (C) okazis kiel eroj kadre de la Tago de Eŭropo[12] en MondaFest', evento de la Eŭropa Komisiono de UEA (ne konfuzi kun la Eŭropa Tago de Eŭropa Unio): 6) Subvenciaj programoj de Eŭropo, kun Francesco Maurelli/Kosmo Strategio; kaj 7) Muzika Ateliero, kun Kajto. La kvara grupo (D) venis kiel "Kleriga Semajno" fine de MondaFest' 2020: 8) 1-a Literatura Forumo, kun Oleg Ĉajka (Oĉjo)[13]; 9) Esperanto-agado en Angolo, kun Heidi Goes[14]; 10) Rifuĝintoj en Grekio, kun Thomas Bormann[15]; kaj 11) Historio de Monato, kun Paul Peeraerts[16]. Aldone, post la Printempa Inaŭguro, solena fermo de MondaFest', okazis kiel dekdua ero la 2-a Literatura Forumo[17].

Referencoj redakti