Kulturzeitschrift Klingsor estis kultura periodaĵo en germana lingvo kiu aperis en Braŝovo, Rumanujo, inter 1924 kaj 1939.

Klingsor
kulturrevuo
Komenco 1924 vd
Fino 1939 vd
Fondinto(j) Heinrich Zillich vd
vdr
la legenda hungarlanda Klingsor sur fresko de la Kantista salonego de Wartburg - por li nomitis la altkvalita periodaĵo

Historio redakti

En 1924 Heinrich Zillich fondis kune kun Gust Ongyerth, gazeton de arto kaj literaturo Klingsor, kiuj ili eldonis ĝis la 1939-a jaro. La nomo de ĝi devenas de la fama kaj magia trobadoro Klingsor[1]. Kiel redaktisto de tiu ĉi revuo Zillich ade dubis pri plivaloro de ununura kulturo antaŭ tutokcidenta kulturaro taksante la transilvaniajn saksojn vokataj je kulturperado en Transilvanio.[2].

Temis pri unu el la plej bonaj kulturaj magazinoj en germana lingvo kiu legitis ankaŭ en Aŭstrio, Germanujo kaj Svislando. Krome Zillich donis al multaj junaj aŭtoroj forumon kaj podion nek malŝatis li tradukaĵojn ekz. de verkoj de Ion Luca Caragiale, Barbu Ștefănescu Delavrancea kaj Lucian Blaga. Je Klingsor publikiĝis la unuaj rakontoj de Zillich mem, nome Der Vater, Attilas EndeDer Urlaub [3].

En 1933 premieris Ștefan Baciu en la revuo "Răboj" per la poeziaĵo Eu, kiu ankoraŭ samjare aperis en germana traduko ĉe "Klingsor". Inter 1934 kaj 1939 la gazeto alproksimiĝis al kuro nomita konservativa revolucio, do pli malpli naziisma. Inter 1933 kaj 1936 ĉiuj artikoloj por "Klingsor" antaŭe pridiskutitis fare de la naziaj aŭtoritatoj. Postulis nur Emil Witting ke la germanlingva literaturo en Transilvanio koncentriĝu ekskluzive pri domaj aferoj skribante Aufgaben des siebenbürgisch-sächsischen Schrifttums (Klingsor, 1934: p. 119-122).[4]

La komenciĝo verkista de Andreas Birkner faritis per la rakonto Der Bauer sucht einen Rechtsanwalt publikigata en 1934 ĉe "Klingsor". En la aprila numero estas reproduktaĵo de la bildo Reprezentarea în București a Patimilor după Matei de către Corul Bach din Brașov de Massimo Campigli. Ĝi referencis al impona spektaklo - Matthäuspassion (Bach) - en 1935 en la bukareŝta koncerthalo Ateneul Român en ĉeesto de ŝia reĝina moŝto Maria de Rumanio. Bach-koruso braŝova samloke faris duan koncerton en 1936 kantante tiam la pasionon Johannespassion (Bach).[5]

Inter 1937 kaj 1939 estis ĉefredaktoro gazeta Harald Krasser kiu tre favoris tradukojn el la lingvoj hungara kaj rumana por konatigo de ili al la germanlingva legantaro. En 1939 publikiĝis de Gerda Mieß la poeziaĵo Ich pflücke Johannisbeeren.

Post 1945 ĉiuj numeroj malpermesitis pro la fakto ke Zillich oficiale ekgravis ene de germana kulturpolitiko post elmigro je Naziisma Germanio.[6]

Klingsor kaj Braŝovo redakti

En la Draka domo ĉe Nicolae-Bălcescu-strato nr 12 laŭlegende loĝis la artema sorĉisto Klingsor kiu partoprenis en 1206 en la kantokonkurso je Wartburg. Ĉar Transilvanio jam antaŭ la alveno de germanaj kavaliroj estis havinta - laŭdire - rilatojn kun Turingio. Reveninte seniluziigite Braŝovon li konstruis domon lumantan ruĝkolore kelkajn fokojn nokte kio ŝoku la urbanojn.[7]

Literaturo redakti

  • Horst Schuller Anger, Kontakt und Wirkung: Literarische Tendenzen in der siebenbürgischen Kulturzeitschrift Klingsor, Kriterion-eldonejo, București, 1994, ISBN 973-26-0367-4 ; Böhlau-Verlag GmbH, februaro 1997.

Notoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Klingsor (revistă) en la rumana Vikipedio.