KoToPo
esperantista kafejo en Francio
La Kotopo estas multlingvema kaj esperantista kafejo fondita en 1998 en la centro de Liono, sur la flankoj de monteto La Ruĝa Kruĉo, 14 rue Leynaud (45° 46′ 11″ Nordo 4° 50′ 00″ Oriento / 45.769801 °N, 4.833302 °O (mapo)). Tie eblas lerni plurajn lingvojn, interalie Esperanton. Kelkfoje okazas koncertoj. Ekzemple JoMo kelkfoje koncertis en la KoToPo.
KoToPo | ||
---|---|---|
trinkejo • biblioteko • lingvolernejo • rapidmanĝaĵo [+] | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | |
Situo | Liono | |
- koordinatoj | 45° 46′ 11″ N, 4° 50′ 0″ O (mapo)45.7696824.833217Koordinatoj: 45° 46′ 11″ N, 4° 50′ 0″ O (mapo) [+] | |
Poŝtkodo | 69001 [+] | |
KoToPo | ||
Vikimedia Komunejo: Kotopo [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Intervjuoj en la KoToPo estas elsendataj per Junula Radio Internacia.