Koblenz AG

komunumo de Svislando
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo kaj komunumo "Koblenz" en Kantono Argovio en Svislando. Por urbo "Koblenz" ĉe kunfluo de Mozelo kaj Rejno rigardu la paĝon Koblenco. Por komunumo en Meklenburgio-Antaŭpomerio legu la artikolon Koblentz. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Koblenco (apartigilo).
Koblenz
Blazono de Koblenz
Ponto trans Aro kaj Rejno en Koblenz
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 36′ 35″ N 8° 14′ 15″ O / 47.60972 °N, 8.23750 °O / 47.60972; 8.23750 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 35″ N 8° 14′ 15″ O / 47.60972 °N, 8.23750 °O / 47.60972; 8.23750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1584
Areo 4,09 km²
Alteco 319 m super marnivelo
Poŝtkodo 5322
Komunumkodo 4310
Mapo de Koblenz
vdr

Pri la komunumo redakti

Koblenz (en Esperanto ankaŭ Koblenco) estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1584 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. (Ne miksu la svisan vilaĝon Koblencon kun la germana urbo Koblenco!)

Geografio redakti

 
La vilaĝocentro de Koblenz

La svisa komunumo Koblenz situas ĉe la alfluo de Aro al Rejno, la du plej grandaj riveroj de Svislando. Fakte malgraŭ ke la akvokvanto kaj la longeco ek de la fonto de Aro ĉe la kunfluejo estas pli grandaj ol de la Rejno, la cetera rivero portas la nomon Rejno anstataŭ pli korekte Aro. Rejno formas la landlimon inter Svislando kaj Germanio. Koblenz situas sur la sivsa flanko, do sude de Rejno kaj oriente de Aro. En sudokcidento de la komunumo la komunumo tuŝas la nordan finon de la Baraĵlago de Klingnau.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,09 km², de kiuj 1,23 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,77 km² de konstruaĵoj. La plej alta plunkto situas sur alteco de 444 m s.m. en sudoriento de la komunumo, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 314 m s.m. ĉe la kunfluo de Aro kaj Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Koblenz limas en nordo al la germana urbo Waldshut-Tiengen, en nordoriento al Küssaberg, kiu ankaŭ situas en Germanio, en oriento al Rietheim, en sudo al Klingnau, kaj en okcidento al Leuggern.

Trafiko redakti

La stacidomo Koblenz situas ekstere de la vilaĝocentro. De tie trafikas trajnoj al Baden, Waldshut, Bad Zurzach kaj Vinterturo. Ekzistas ankaŭ trajnlinio de Koblenz al Laufenburg, kiu tamen servas ek de 1994 nur ankoraŭ por vartransporto. En la vilaĝocentro troviĝas dua stacidomo sur la linio de Koblenz al Bad Zurzach kaj Vinterturo, kiu nomiĝas Koblenz Dorf [Koblenco-Vilaĝo]. De Koblenz eliras krome diversaj poŝtaŭtolinioj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Koblenz datiĝas el la jaro 1010 kiel Confluentia. La latina nomo signifas kunfluejo kaj estas alludo al la kunfluo de Rejno kaj Aro.

En la jaro 1269 la tiama Senjoro Walter de Klingen vendis la vilaĝon kune kun la urbeto Klingnau al la Episkopejo Konstanco. Krom la Episkopejo Konstanco ankaŭ la Habsburgoj, la Johanitoj kaj la Monaĥejo Sankt-Blasien posedis rajtojn pri la vilaĝo.

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Koblenz estis atribuita al la Grafejo Baden. La Ĵurkomunumo sukcesis akiri praktike ĉiujn rajtojn pri la vilaĝo de la diversaj antaŭaj posedantoj kiel la Episkopejo de Konstanco.

Sur iama insulo en Rejno kun la nomo Judenäule troviĝis dum longa tempo la ununura tombejo, kie judoj en Svislando rajtis entombigi siajn mortintojn. Nur en la jaro 1750 la judoj ricevis en Svislando propran tombejon inter la vilaĝoj Endingen kaj Lengnau. La insulo iom post iom kunkreskis kun la germana flanko. En la jaroj 1954 kaj 1955 la restintaj homaj restaĵoj en la iama juda tombejo estis eltombigitaj kaj portitaj al la tombejo en Endingen.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Dum la militoj inter Francio kaj Aŭstrio, la fronto pasis tre proksime de la vilaĝo.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Koblenz fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Zurzach
 
 
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen