Kolcevaja linio (Moskvo)

linio de la Metroo de Moskvo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Bolŝaja kolcevaja linio (Moskvo).

Kolcevaja linioCirkla linio (ruse Кольцевая линия) estas linio numero 5 de la Metroo de Moskvo. La unua parto estis malfermita en 1950, la fina - en 1954.

Kolcevaja
Кольцевая линия

Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Historio
Malfermo 1950
Teknikaj trajtoj
Longo 19,3 km
Ŝpuro 1520 mm (Larĝa ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
12 stacioj
vdr

La linio estas vere preskaŭ cirkla. Trajnoj veturas en ĝi cirkle laŭ la horloĝa nadlo kaj mallaŭ la horloĝa nadlo. Ne estas finaj stacioj, ĉiu trajno faras kelkajn turnojn kaj poste revenas al la depoto.

Statistiko redakti

  • Longeco: 19,3 km
  • Kvanto da stacioj: 12
  • Tempo de veturo: 30 minutoj
  • Meznombra kvanto da pasaĝeroj dum unu diurno: 540 mil (en 2011)

Historio redakti

En la unuaj planoj pri konstruado de Moskva metroo la cirkla linio ne ekzistis. Tamen poste evidentiĝis ke estas bezonata linio kiu pli liberigus nodajn staciojn de la radiaj metrolinioj. Pro tio la 1-an de januaro 1950 aperis la unua parto de la estonta Cirkla linio (Kurskaja - Park Kulturi). La sekva parto (Kurskaja - Belorusskaja) malfermita la 30-an de januaro 1952 aligis al la linio gravajn transportajn nodojn (stacidomojn de fervojo kaj ŝoseojn norde de la moskva centro). Apero de la lasta, tria, parto (Belorusskaja - Park Kulturi) la 14-an de marto 1954 finis la konstruadon.

Mapo redakti

 

Stacioj redakti

La linio enhavas 12 staciojn.

Stacioj de la linio de oriento laŭ la horloĝa nadlo (aŭ inverse):

Stacio Ruslingva nomo Oficiala latinlitera nomo Interkonektoj
13Kijevskaja Киевская Kievskaya 030  Kijevskaja
040  Kijevskaja
12Krasnopresnenskaja Краснопресненская Krasnopresnenskaya 070  Barrikadnaja
11Belorusskaja Белорусская Belorusskaya 020  Belorusskaja
D1  Belorusskaja
10Novoslobodskaja Новослободская Novoslobodskaya 090  Mendelejevskaja
09Suvorovskaja (estonta) Суворовская Suvorovskaya 100  Dostojevskaja
08Prospekt Mira Проспект Мира Prospekt Mira 060  Prospekt Mira
07Komsomolskaja Комсомольская Komsomolskaya 010  Komsomolskaja
D2  D4  Ploŝĉad trjoĥ vokzalov
06Kurskaja Курская Kurskaya 030  Kurskaja
100  Ĉkalovskaja
D2  Kurskaja
05Taganskaja Таганская Taganskaya 070  Taganskaja
080  Marksistskaja
04Paveleckaja Павелецкая Paveletskaya 020  Paveleckaja
03Dobrininskaja Добрынинская Dobryninskaya 090  Serpuĥovskaja
02Oktjabrjskaja Октябрьская Oktyabrskaya 060  Oktjabrjskaja
01Park Kulturi Парк Культуры Park Kultury 010  Park Kulturi


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti