La dana skulptisto Jens Galschiot lanĉis la projekton Koloro Oranĝa antaŭ la Olimpiaj Ludoj en aŭgusto 2008 en Pekino. La celo estis montri al la totalisma ĉina reĝimo ke multaj homoj en la mondo atentas pri la subpremo de la homaj rajtoj en la lando.

Ĉu Ĉinio povas malpermesi la Koloron Oranĝan? redakti

Jen la demando kiu esprimas la kernon de la projekto.

La ideo estis samtempe subtila kaj simpla. Per la uzo de io oranĝ-kolora dum la OL-eventoj en kaj ekster Ĉinio, oni atentigis, ke io estas esence kritikinda en Ĉinio. La eblecoj estis senfinaj: oranĝa ĉapelo, kovrilo de fotilo, kravato, globkrajono, papero, vestaĵo, sako ktp. Fakte, en specialaj cirkonstancoj la nura senŝeligo de oranĝo povis esti rimarkinda eldiro.

La registaro alstrebis perfektajn senmakulajn Olimpiajn Ludojn cele al promocio de Ĉinio kiel moderna bone funkcianta socio al miliardoj da televid-spektantoj tutmonde. La reĝimo faris sian eblon por eviti publikan kritikon. Sed uzo de la koloro oranĝa ĝuste rompis la striktan cenzuron kaj iom stumbligis la propagandajn streĉojn de la reĝimo. Samtempe milionoj da subpremataj ĉinoj akiris voĉon dum OL2008.

La Olimpika Ĉarto mencias kiel bazajn principojn ”la respekto por universalaj, bazaj kaj etikaj principoj” kaj ”antaŭenigo de paca socio celanta al konservado de la homa digno”. Ŝajnas ke neniu povas serioze aserti ke la ĉina registaro respektas tiujn idealojn. Sed la uzo de la Koloro Oranĝa estas etika kaj eksterpolitika esprimo kiu esence kongruas kun la bazaj principoj de la Olimpia Movado.

La Koloro Oranĝa estas inspirita i.a. de eldiro de la pentristo Kandinskij: ”la koloro oranĝa estas ruĝo farita pli humana per flavo”. La koloro de Ĉinio ja ĝuste estas ruĝa, do eble ni povas subteni la humanajn fortojn enkondukante la Koloron Oranĝan. Sed la elekto de la Koloro Oranĝa estas inspirita ankaŭ de la vestaĵoj de la malliberuloj en Guantanamo kaj de la monaĥoj de Birmo kaj Tibeto.

Kunlaboro kun la demokratia movado redakti

Jens Galschiot plurfoje realigis art-eventojn subtene al la homaj rajtoj en Ĉinio, kunlabore kun la demokratia movado en Ĉinio. [1]

La 4an de junio 1997 la dana artisto starigis la skulptaĵon La Kolumno de la Honto en Honkongo kiel monumenton por la viktimoj de la masakro de la Tiananmen placo en Pekino en ‘89. Tio okazis tuj antaŭ la enkorpiĝo de Hongkongo en la Popola Respubliko de Ĉinio.

Eble la plej elstara evento de kampanjo Koloro Oranĝa okazis la 30an de majo 2008 kiam ĉinaj demokratiaj aktivuloj decidis pentri La kolumnon de la Honto oranĝa kiel protesto kontraŭ la subpremon de la homaj rajtoj en Ĉinio. Estis planite ke Jens Galschiot partoprenu en la evento, sed la honkongaj aŭtoritatoj malpermesis lian eniron. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. http://www.aidoh.dk/?categoryID=357 Jens Galschiot plurfoje realigis art-eventojn subtene al la homaj rajtoj en Ĉinio, kunlabore kun la demokratia movado en Ĉinio
  2. http://www.thecolororange.net/uk/page161 ĉinaj demokratiaj aktivuloj pentras La kolumnon de la Honto oranĝa

Eksteraj ligiloj redakti