Komentarioj pri Apokalipso

Commentarium in Apocalypsin (Komentarioj pri Apokalipso) estas la ĉefa verko de Beato de Liébana. Li dediĉis ĝin al Eterio de Osma, alia religiulo kiu rifuĝiĝis en Liébana, Kantabrio, Hispanio, fuĝinta el la suda islama invado. La atribuo de la verko al Beato estas konsiderata certa, kvankam oni ne havas rektan ateston prie. La verko generis unu de la plej gravaj kolektoj de iluminitaj manuskriptoj, nome "Beatus".

Commentarius In Apocalipsin
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Beato de Liébana
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr

La Commentarium konsistas de dek du libroj kaj oni supozas, ke ĝi havis kelkajn redaktojn. La kalkulo de la eraoj de la mondo en el libro 4a tion sugestas. La unua redakto estus de la jaro 776 kaj la dua de 786, dum la polemiko de la adoptismo.

Pro sia gravo kaj grafika bonkvalito, tiuj komentarioj formas parton de la Programo Memoro de la Mondo de la Unesko ekde 2015, en kuna kandidatiĝo de Hispanio kaj Portugalio.