Komora olivkolombo

La Komora olivkolombo (Columba pollenii) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta en Komoroj kaj Majoto. Ĝi estas jam rara pro habitatoperdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komora olivkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Komora olivkolombo Columba pollenii
Schlegel, 1866
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Facile distingebla el aliaj kolombospecioj, la Komora olivkolombo estas la plej granda birdo en Komoroj.[1] Ĝi havas malhelan plumaron. Junaj kolomboj havas brilflavan bekon, dum pli aĝaj kolomboj havas nebrilajn verdajn aŭ brunajn bekojn. La Komora olivkolombo faras tre profundajn "kuu" aŭ "guk-ohuu huu huu".[2]

Habitato redakti

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj ĝi povas troviĝi en Komoroj (speciale ĉe la vulkano Kirtala) kaj en Majoto, kun tre pli densa populacio en Majoto.[2]

Statuso redakti

Kvankam iam priskribita kiel surloke ofta en partoj de Granda Komoro, la Komora olivkolombo estas jam ĝenerale tre malabunda birdo kun malgranda totala populacio. La ĉefa minaco kiun la specio frontas estas la klarigado de la arbara habitato en kiu ĝi vivas, sed ĝi ankaŭ estas ĉasata en ĉiu el la kvar insuloj en kiuj ĝi troviĝas. La populacitendenco estas nekonata, sed la totala populacio estas probable de malpli ol 10 000 individuoj, kaj la Internacia Unio por la Konservo de Naturo rangigis ties konservostatuson kiel "preskaŭ minacata".[3]

Notoj redakti

  1. (1998) Birds of the Indian Ocean Islands. Penguin Random House South Africa. ISBN 978-1-86872-035-4.
  2. 2,0 2,1 (12a de Decembro 2019) Birds of Madagascar and the Indian Ocean Islands. Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-4729-7901-8.
  3. BirdLife International (2012). “Columba pollenii”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 

Referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti