Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso

La Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso de Carlo Cafiero, verko de 1878, liveras la esencon de la analizo farita de Karlo Markso en la Unua Libro de La Kapitalo, pri la kapitalismo - "en kiu ne la produktorimedoj estas je la servo de la laboristo, sed ja la laboristo je la servo de la produktorimedoj".

Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso
Kompendio
Aŭtoroj
Aŭtoro Carlo Cafiero
Lingvoj
Eldonado
vdr

Destinita al popola publiko, skribita en stilo senbalastigita de la scienca aparato kiu igas foje malfacila la originalan verkon, tiu resumo estis aprobita de Markso mem. La aŭtoro, Carlo Cafiero, itala liberecana komunisto, ne estis disĉiplo de la germana teoriisto, kiun li kontraŭis dum la skismo de la Unua Internacio en 1872.

Enhavo redakti

La antaŭparolo de James Guillaume memorigas pri la irado de Carlo Cafiero kaj la tendencoj, kiuj alfrontiĝis tiam sine de la laborista movado. Kiel aneksaĵo legeblas la korespondado inter Cafiero kaj Markso.

La ĉapitroj estas la jenaj:

La varoj havas kaj uzvaloron kaj interŝanĝvaloron. El tiu lasta eliras la mono, kiu siavice estas ankaŭ varo. Tiele oni produktas ĉenon, ĉar ankaŭ tiu nova varo produktas pli da mono, ktp. Tiele naskiĝas la kapitalo, per akumulado de la mono rezultinta el la diversaj interŝanĝoj de interŝanĝvaloro (vidu Akumulado per senposedigo).

  • Ĉapitro Dua.- Kiel la kapitalo naskiĝas

La monposedanto posedas ankaŭ la laborrimedojn kaj dungas la laboriston, tio estas aĉetas ankaŭ lian laborforton. La posedanto produktas kapitalon el la laborforto kaj el la laborrimedoj.

La monposedanto klopodas daŭrigi la daŭron de la labortago. Tiele li enspezas pli da mono el la laborforto kaj el la laborrimedoj. Ju pli da mono enspezas la monposedanto, des pli la laboristo.

La kroma laboro farita de la laboristo post labori por la ricevota salajro naskas la pluslaboroplusvaloron, nome la eko de la kapitalo.

  • Ĉapitro Kvina.- Kolektiva laboro

Per la ara kunlaborigo de la laboristoj en atelierojfabrikoj, la monposedanto pli da mono enspezas, ĉar la laborrimedoj kaj la kromlaboroj ariĝas.

Per la labordivido la posedanto sukcesas senposedigi la laboristojn el ties kapabloj por vivteni sin sendepende de liaj laborrimedoj. Antaŭe la laboristo perlaboris sian vivon hejme, en sia malgranda ateliereto aŭ en malgranda tereno kaj li faris la tuton el la laborprocezo. Nun ĉio tio jam ne eblas: en fabriko li faras nur unu eron el la laborprocezo, kio per si mem sole ne valorus por vivteni la laboristan familion.

Maŝinoj produktas profitegon por la posedanto, ne evitas penegon en la laboro de la laboristo. Male nun li servas al la maŝino anstataŭ ke la maŝino estu servilo por la laboristo. Krome se la maŝino faras la pezan kaj fortan laboron, nun la posedanto povas reinventi la virinlaboron, la infanlaboron, kio estas alia formo de ekspluatado. La granda enspezego atingita danke al la maŝinoj faras ke la industrio iĝu la vera naskejo de la laborproduktiveco kaj de la moderna kapitalo.

Estas salajro laŭ la tempo kaj laŭ la farita produkto. Ĉiukaze ĝi ne pagas la enspezojn de la posedanto, kiu kompreneble estas multe pli alta pro la plusvaloro, pro la kolektiva laboro, pro la uzado de maŝinaro kaj pro la moderna organizado de la laboro (labordivido)

  • Ĉapitro Naŭa.- La akumulado de la kapitalo

La kapitalo estas konstanta kapitalo (laborrimedoj) kaj varia kapitalo (salajro). La kredito instigas al la akumulado de la kapitalo per atingado de pli granda nombro da laboristoj (ekspluatotoj).

  • Ĉapitro Deka.- La primitiva akumulado

Historia resumo kiel posedantoj iĝis tio kaj ekzemploj el la Historio de Britio pri la kruelaĵoj fartiaj kontraŭ laboristoj kaj eĉ kontraŭ tiuj kiuj ne estis enmetitaj en la "normala" laborprocezo

Eksteraj ligiloj redakti