Konduta genetiko

genetika subfako

Konduta genetiko studas la rolon de mediaj kaj genetikaj influoj sur la konduto, kun subfakoj specializitaj en la fokuso al la konduta genetiko ĉu de homoj ĉu de animaloj. Krom uzado de metodologioj por kompreni la naturon kaj devenon de la individuaj diferencoj de la konduto, la fako de la konduta genetiko estas tre interfaka kaj al ĝi kontribuas sciaro de biologio, neŭroscienco, genetiko, epigenetiko, etologio, psikologio kaj statistiko. Krome, la konduta genetiko estas asociata kun la debato inter "naturo kaj eduko".

La fakuloj pri konduta genetiko studas la heredon de trajtoj kaj perturboj de la konduto. Ĉe homoj, tiu informo estas ofte kolektita pere de esploroj pri familio kaj de genetika asocio, inklude studojn pri ĝemeloj kaj adopto. Male ĉe animaloj, la plej oftaj teknikoj estas tiuj de reproduktado, transgenezo kaj genblokado.