Konstantin Alexandrowitsch FEDIN (cirile Константин Александрович Федин; naskiĝinta la 24-an de februaro 1892 en Saratov, mortinta la 15-an de julio 1977 en en Moskvo) estis rusa kaj soveta verkisto kaj aktoro.[1][2][3][4]

Konstantin Fedin
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1892 (1892-02-12)
en Saratov
Morto 15-an de julio 1977 (1977-07-15) (85-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusagermana vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopolitikistoĵurnalisto vd
Aktiva dum 1922– vd
Verkado
Verkoj Cities and Years vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Konstantin Fedin (maldekstre) parolante kun Gustav Just kaj F. C. Weiskopf, 1954

Vivo redakti

Fedin originas el modestaj vivkondiĉoj. Lia patro posedis papervarvendejon en Saratov. Ekde la infanaj jaroj Fedin ŝatis literaturon kaj verkadon. Ekde 1901 li frekventis la komercan lernejon kie en aŭtuno li partoprenis kun ĉiuj samklasanoj lernejan strikon. En 1907 li fuĝis Moskvon transdoninte sian violonon en lombardejon sed lia patro venis repreni lin. Pro nevolo labori en la patra vendejo li lernejanis ĉe la komerca lernejo en Koslov.[5] En 1913 li publikigis etajn satirojn en la gazeto "Novij Satirikon". Post la tria sduenta jaro li senditis printempe 1914 al Germanujo por plibonigi la lingvokonojn. Li iris Nurenbergon por studi la germanan lingvon.

Post eksplodo de la Unua mondmilito li arestitis en Dresdeno volante hejmenveturi. Sekvis civila internigo dum kiu li vivis en diversaj urboj, en Zittau, Dresdeno, Görlitz, Zwickau kaj Nurenbergo. Fedin instruis la rusan lingvon kaj aktoris. Tiutempe li ankaŭ venis en kontaktoj kun la germanaj ekspresionistoj.

Nur en 1918 li rajtis reveni Ruslandon en kadro de interŝanĝo de militkaptitoj. En septembro 1918 do li alvenis en Moskvo deĵoronte en la Popola komisarejo pri edukado de Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko. Dum la Rusia Enlanda milito li vivis en 1919 en Sizranj, kie li estis sekretario de la loka ekzekutkomitato redaktanta la gazetojn Komunard kaj Otkliki. En oktobro 1919 li rekrutitis por Ruĝa Armeo kaj senditis al Petrogrado. Li servis en la politika sekcio de la Baŝkiria kavaleridivizio ĝis alilokiĝo en la redakcion de la 7-a armeo. Tiam Fedin ek-anis ĉe Komunista Partio de Sovetunio.

Tiun ĉi tempon li porĉiamigis literature en la en 1924 aperinta romano Города и годы/ Goroda i godi. Malsaniĝinte pri tuberkuloze li pasigis kuracrestadon en Davos danke al perado de Maksim Gorkij. Pri tio li verkis la romanon Санаторий Арктур/ Sanatorij Arktur. Poste li estis en St. Blasien. Ekde printempo li estis membro de la literatura grupo Серапионовы братья/ Serapionovi bratja (fratoj de Serapion). Fedin ankaŭ laboris kiel docento ĉe la famega Maksim-Gorkij-Instituto pri literaturo en Moskvo kie oni trejnis aŭtorojn. Inter liaj disĉiploj estis Jurij Trifonov, kies talenton li malkovris kaj ade subtenis.

Fedin iĝis en 1958 plena membro de la Rusia Akademio de Sciencoj. La en 1958 fondita sovetia societo por amikeco kun GDR elektis lin estro. En 1959 la Ligo de verkistoj de USSR siavice elektis lin estro. En 1965 la GDR-aŭtoritatoj aljuĝis al li la meritpremion Vaterländischer Verdienstorden.[6]

En aŭgusto 1973 Fedin kun aliaj subskribis malferman leteron de sovetiaj scienculoj (publikigitan en la partiorgano Pravda kontraŭ la agoj de Aleksandr Solĵenicin kaj Andrej Saĥarov.[7]

Honoroj redakti

  • 1939 kaj 1962: Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo
  • 1949: Stalin-premio
  • 1962, 1967, 1972, 1975: Lenin-ordeno
  • 1967: Heroo de la socialisma laboro[8]
  • 1967: Johannes-R.-Becher-medalo (de GDR)
  • 1971: Ordeno de la Oktobra Revolucio
  • Goldener Stern der Völkerfreundschaft des Staatsrat der DDR[9]
  • postmorte: honora civitaneco de Zittau.
  • lernejnomo Konstantin-Fedin-Oberschule en Zittau
  • strato nomita por li en Zittau
  • krozoŝipo sur Volgo nomita por Fedin

Verkoj redakti

  • Urboj kaj jaroj (Города и годы). 1924
  • La fratoj (Братья). 1928
  • Sanatorio Arktur (Санаторий Арктур). 1940
  • Fruaj plezuroj (Первые радости). 1945
  • Somero nekutima (Необыкновенное лето). 1948
  • La flamo(Костёр). 1961

Referencoj redakti

  1. Большая российская энциклопедия: ФЕ́ДИН Константин Александрович Arkivigite je 2022-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Spartacus Educational: Konstantin Fedin
  3. ENCYCLOPEDIA OF SOVIET WRITERS: Fedin, Konstantin Aleksandrovich
  4. A . Fedin, Soviet Author, Head Of Writers Union
  5. Laŭ patra volo li komencis en 1911 studon ekonomian ĉe la Moskva komerca intstituto.
  6. "Hohe Ehrung für Konstantin Fedin", ĉe Neues Deutschland, 21.5.1965
  7. Pravda, 31.8.1973, p. 3
  8. http://www.warheroes.ru/hero/hero.asp?Hero_id=16223 Федин Константин Александрович
  9. Вячеслав ДЬЯКОНОВ: ПУТЬ В БОЛЬШУЮ ЛИТЕРАТУРУ (Саратовские вести)

Eksteraj ligiloj redakti