Kontraŭantibiotika rezisto

La kontraŭantibiotika rezisto estas la kapablo de mikroorganismoj rezisti kontraŭ la efikoj de la antibiotikoj.

Tiu fenomeno aperas sekve al adaptiĝo per natura selektado pro longdaŭra ekspono de mikroorganisma populacio al la antibiotikoj: Bakterioj (aŭ aliaj infektaj agentoj) kiuj, per mutacio, akiras genojn de rezisto havas evoluan avantaĝon en la ĉeesto de antibiotikoj, kaj do pli reproduktiĝas.

Interŝanĝo de genoj inter bakterioj (transformo, transdukcio) plirapidigas la disvastigon de la genoj de rezisto. Se bakterio enhavas plurajn genojn de rezisto kontraŭ pluraj antibiotikoj, ĝie estas tiel dirata "multerezistanta".

La apero de kontraŭantibiotika rezisto estas pravigo de la teorio de evoluismo. Estas grava instigo por la medicino trovi novajn diversajn rimedojn por la lukto kontraŭ la bakterioj.

Rezistantaj bakterioj redakti

Staphylococcus aureus (aŭ ora stafilokoko) estas plej rezista el la infektaj mikroorganismoj. Ĝi estis la unua kiu rezistis al la penicilino en 1947, kaj al la meticilino en 1961. Duono el la oraj stafilokokoj troveblaj en Usono rezistas al la penicilino, la meticilino, la tetraciklino kaj la eritromicino.

Enterococcus faecium estas alia bakterio rezistanta al la penicilino (en 1983), al la vankomicino (en 1987) kaj al la linezolido (en 2000).

Kauzoj de rezisto redakti

Unu el la ĉefaj kaŭzoj de la rezisto estas trouzo de antibiotiko:

  • Misuzo de antibiotikoj; ekzemple en kazo de virusaj malsanoj, kontraŭ kiuj ili estas senefikaj
  • Uzo de antibiotiko en bredado; kie ili estigas rapida kresko de la buĉotaj bestoj

Eksteraj ligiloj redakti